Vlašky | |
hungare: Kisolaszi | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Vlašky | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Municipo | Vlachy |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Rezervujoj | Akva rezervujo Bešeňová, Liptovská Mara |
Rivero | Váh |
Situo | Vlašky |
- alteco | 532 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 55″ N 19° 28′ 08″ O / 49.09861 °N, 19.46889 °O (mapo) |
Valkaldrono | Liptova valkaldrono |
Unua skribmencio | 1391 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 13 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
![]() Situo enkadre de Slovakio ![]() Situo enkadre de Slovakio
| |
![]() Situo enkadre de Regiono Žilina ![]() Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Retpaĝo: www.obecvlachy.sk | |
![]() | |
Vlašky, hungare Kisolaszi [kiŝolasi] estas ne memstara vilaĝo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Liptovský Mikuláš, en municipo de Vlachy. La historia slovaka loknomo estis Male Olachy.
Situo
Vlašky situas ĉe akvorezervujo. Liptovský Mikuláš troviĝas je 11 km.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo skribe okazis en 1391 laŭ la tiama hungara ortografio "Kyssolazy". Francoj el la nuntempa Belgio fondis la vilaĝon fine de la 13-a jarcento. En 1910 en Kisolaszi loĝis 210 loĝantoj (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vlašky 633 homoj (622 slovakoj).
Vidindaĵoj
- baroka kaj klasikisma kastelo el la 18-a jarcento
- akvorezervujo
Komunumoj pri olasz (= italo) en Hungara reĝlando
![](../I/Searchtool.svg.png.webp)
La nomparton "olasz", kiu signifas "italo", havas aŭ havis ankaŭ aliaj lokoj en la iama Hungara Reĝlando.
|