Vittorio Goretti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1939 en San Cesario sul Panaro |
Morto | 8-an de julio 2016 (77-jaraĝa) en Pianoro |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | amateur astronomer |
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
Vittorio GORETTI (1939 – 8-a de julio 2016) estis itala amatora astronomo.
Li instruis pri matematiko kaj fiziko en duagrada lernejo de Bolonjo. Kiel amatora astronomo, li dediĉis sin al malkovrado de asteroidoj elde sia privata Observatorio de Pianoro en Pianoro[noto 1] en la ĉirkaŭaĵo de Bolonjo (IAU-kodo : 610). Inter 1996 kaj 1999, li malkovris, laŭ la Minor Planet Center, 26 asteroidojn kaj kunmalkovris 5 pliajn[1] en kunlaboro kun Maura Tombelli, Andrea Boattini kaj Luciano Tesi.
Li estis ano de la Associazione Astronomica Cortina kaj kunlaboras kun la Minor Planet Center (MPC) por la spurado de la terrenkontaj asteroidoj de absoluta magnitudo pli granda ol 18,0 fare de la Smithsonian Astrophysical Observatory.
La asteroido 7801 Goretti estis nomita en lia honoro.[2]
Notoj
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Kategorio:Malkovrita de Vittorio Goretti
Eksteraj ligiloj
- itale Vittorio Goretti Arkivigite je 2012-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- itale Nekrologo de Vittorio Goretti el la paĝaro de la Observatorio Fabio Muzzi Giovagnoni
- itale Listo de malgrandaj planedoj malkovritaj de la observatorio Pianoro Arkivigite je 2012-03-21 per la retarkivo Wayback Machine