Vitspeco estas tipo de vito karakterizata per propraj apartaĵoj, kiuj fizike vidiĝas: la formo de folioj kaj de grapoloj, la koloro de la maturaj vinberoj, la konsisto de la vinberoj, ktp.

Laŭ botaniko la vitspecoj estas rasoj, tio estas varioj konsistantaj el genetike malsamaj individuoj kun proksima karaktero. La vitspecoj ne estas varioj de vito[1].

Inter la diversaj vitspecoj distingeblas vinaj vitspecoj, por la produktado de vino, la manĝeblaj vitspecoj, por la produktado de manĝebla uvo kaj la baztrunkaj vitspecoj, por konsistigi la radikan parton rezistantan kontraŭ filoksero, por greftaĵo. Tamen okazas vinproduktado per manĝebla uvo kaj inverse manĝado de vina uvo. Ekzemple, ĉaselaso estas manĝebla uvo en Moissac[2]sed estas ankaŭ uzata por produkti vinon en Svislando kaj en la kantono Evian.

En la mondo estas ĉirkaŭ 9 500 kultivataj vitspecoj, kiuj estas ofte konataj per multaj nomoj. La studado kaj la priskribo de la vitspecoj kaj de ties karakterizaĵoj nomigas ampelografio (de la greka ἄμπελος, la vito).

Vitis vinifera, ĉefa specio de origino

Kvankam ekzistas vitspecoj devenantaj de diversaj varioj, eĉ de malsamaj specioj, la specio Vitis vinifera estas tiu, kiu liveras la vitspecojn plej uzatajn en vitkultivado pro la kvalito de la vinoj, kies produktadon ĝi ebligas.

Aliaj

Notoj kaj referencoj

  1. Alain Reynier, Manuel de viticulture Tec&Doc, 9-a édition, 2003, paĝo, (ISBN 2-7430-0626-9)
  2. Fiche INAO Chasselas de Moissac

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • france Pierre Galet, Dictionnaire encyclopédique des cépages Hachette Livre, 1. eldono 2000 (ISBN 2-0123633-18)
  • {{{1}}} Oz Clarke kaj Margaret Rand, Guide des cépages, Gallimard, Parizo, Francio, 2005, 320 paĝoj, (ISBN 978-2742416431)
  • france Jancis Robinson, Le Livre des cépages, Hachette, Parizo Francio, 1991, 279 paĝoj, (ISBN 2-01-013691-8)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.