Botelo el kolora vitro
Antikva vitra glaso kun pentraĵo

Vitro estas travidebla, malmola, forta, kemie inerta, kaj biologie nereakciema amorfa solido. Tiel, vitro estas tre utila materialo. Tamen, ĝi ankaŭ estas tre frakasiĝema kaj povas rompiĝi al multaj akraj pecoj.

Kutime senkolora, vitro povas esti kolorigita per aldono de metaloj aŭ metalaj oksidoj.

Ordinara vitro estas plejparte silicia dioksido (SiO2), kiu estas la sama kemiaĵo trovebla en kvarco.

Laŭ Francisko Azorín vitro estas Artefarita silikato de pluraj bazoj, malmola, travidebla, rompebla. Kiam ĝi enhavas 50% aŭ pli da plumbo, nomigas kristalo.[1] Li indikas etimologion el la latina vitrum, el vitreum (vitra, hela). Kaj li aldonas la terminojn vitristo, por profesiulo okupata prilabori vitron; ornama vitro, kolora vitro, flinta vitro, armita vitro.[2]

Historio

Romia kaĝoglaso el la 4a jarcento a.K.
Kaliko por vino, el mezo de la 19a jarcento. Kaĝara dinastio el Persio. Broklina Muzeo.
Bohemia kolorigita kaj gravurita rubena vitro (19-a jarcento).

Oni konis vitron jam de antaŭ longe. Fulmo postlasis en sablaj dezertoj apartajn formaciojn, la t. n. fulguritojn estiĝintaj pro kunfando de sablo. Pro malmoliĝo de arda vulkana magmo estiĝas ankaŭ malhela natura vitro - obsidiano, el kiu oni jam de pratempoj facetis ilaron kaj ornamaĵojn: tio estis precipe en Anatolio (Trojo), Meksiko kaj Suda Ameriko. Sed tio ne sufiĉis homon: li volis mem elfandi per fajro el sablo vitron.

Tio sukcesis al loĝantoj de tiama Mezopotamio iam inter la jaroj 3500 - 3000 a.K. Unue ili uzis ĝin kiel glazuron sur ŝtonaj kaj ceramikaj kolieroj, pli malfrue, ĉirkaŭ la jaro 2500 a.K. kolieroj kaj amuletoj estis jam tute el vitro.

Tie ankaŭ dum siaj invadoj interkonatiĝis kun vitro egiptanoj. Tiel okazis nasko de vitroindustrio en Egiptio. Vitron fandis egiptanoj el silicia sablo, kalkŝtonaj maraj konkoj kaj natrio. Krom juveloj ili pli malfrue faris ankaŭ ujojn: argilajn kernojn ili tegis per vitraĵo, surigitan vitron ili fandis en fajro kaj fine ili forigis la argilan cilindron.

Grekoj transprenis de egiptanoj la saman teknikon. Ili plibonigis ilin sole en tio, ke argilan kernon de estonta ujo ili rekte enmergigis ĝis fandigita vitraĵo. Tiun ĉi manieron ili uzis ĝis duono de la 1-a jarcento antaŭ Kristo.

En interŝanĝo de la 6-a jarcento kaj la 5-a jarcento antaŭ Kristo oni komencis produkti pli grandajn objektojn ankaŭ en Italio. Inter la 2-a jarcento kaj la 1-a jarcento antaŭ Kristo estiĝis novaj metodoj: per premo de vitro ĝis formoj kaj kunmetado de ornamaĵeroj sur potoj el vitromozaiko.

Mallongtempe antaŭ komenco de nia erao oni komencis en Italio uzi blovado de vitro, kiun ili malkovris evidente en Sirio. Romianoj pliperfektigis la blovadon kaj tiu ĉi tekniko venis iom post iom en la tutan Eŭropon. Tiuj ĉi du teknikoj fondis tradicion de romia vitroindustrio.

Post falo de Romia imperio centro de vitroindustrio transŝoviĝis en Bizancon (Istanbulon), kie evoluis vitropentrado kaj emajlo. Al antikva tradicio nerekte ligis nur eminentaj veneciaj vitrofaristoj en la 12-a jarcento, tre influitaj ĝuste de la bizanca kaj la siria vitrofarado. En la jaro 1292 veneciaj vitrofarejoj estas transportitaj en proksiman insulon Murano (kie ili estas ĝis hodiaŭ). La 15-a jarcento estas tempo de kolora vitro, estas renovigataj la antikvaj teknikoj de vitropentrado kaj ornamado per rompigita dekoro. Ekde la 17-a jarcento oni produktas vitron salpetran, marmoran, agatan kaj opalan.

Sed tiam la venecia vitro perdas en graveco, venas evoluo de vitrofarado en meza Eŭropo. Ĝi estas forpuŝata de ĉeĥa vitro, kiu pli bone kontentigas postulojn de klientoj. Temis pri vitro kalio-kalkŝtona, konvena por tranĉado kaj facetado, la t. n. ĉeĥa kristalo.

Tiu ĉi vitro pli malfrue aperas ankaŭ en Nurenbergo, sed specialaĵo de ties vitrofaristoj estis vitro pentrita per nigra plumbo. Fine de la 17-a jarcento estas en Anglio evoluigita plumba kristala vitro kun alta rebrilo.

En baroko estas ankaŭ produktataj koloraj vitroj, precipe blua kolorigita per kobalto, opala vitro kaj rubena vitro kolorigita per oro.

Ekde la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento dominas en meza Eŭropo denove la ĉeĥa vitro, la t. n. biedermaier. Fine de la 19-a jarcento la ĉeĥa vitro estas forpuŝata pro novaj materialoj, formoj kaj stiloj precipe de britaj kaj francaj vitrofaristoj.

El la antaŭa teksto povus ŝajni, ke oni produktas el vitro sole ornamaĵojn, artajn aĵojn ktp. Sed jam ekde la antikvo oni produktas ankaŭ utilvitron. La vitro servas en fenestroj, alia vitro rezistas en laboratorioj al alta ardeco kaj acidoj, en aŭtomobiloj estas la t.n. sekurecvitroj, aliaj vitroj estas en okulvitrojfotoaparatoj, por boteloj oni uzas la t. n. pakuma vitro.

Uzoj de vitro

Botelo por minerala akvo. Lastatempe en la tuta mondo la trinkebla akvo estas enboteligita plie en plastaj boteloj, sed multaj klientoj ankoraŭ preferas la vitrajn akvobotelojn, tamen multe pli multekostajn.

La ĉefaj trajtoj de vitro (travidebleco kaj malmoleco), spite la limigojn pro ĝia ĉefa malhelpo (rompeblo), igas ĝin nemalhavebla elemento en multnombraj aplikoj, formante de si mem grupon de materialoj de gravega ekonomia pezo.

Ĝi estas uzita en kemio kaj en la nutraĵa industrio: ĝi apenaŭ reagas en kontakto kun la plej parto de la komponantoj uzataj en tiuj fakoj, temas pri ideala materialo por ujoj (boteloj, ujoj por jogurto, laboratoriaj ujoj, distililoj, prov-tuboj, potoj). Unu el malmultaj likvidaĵoj kiuj havas la povon dissolvi la vitron estas la fluorida acido.

La vitro estas la materialo en kiu oni metas la radiaktivajn rubaĵojn de alta aktiveco (HAVL) laŭ la procezo de vitrigo. Malordigita, la vitro subtenas ege bone la radiadon por longa tempo, malkiel la metaloj kies strukturo ĝuste havas tendencon perdi kaj formon kaj mekanikajn propraĵojn sub radiadon. Krome, la vitro bone suferas en la geologia skalo, eĉ en estado de akvo.

La vitro estas ankaŭ tre grava konstrumaterialo en la moderna arkitekturo kaj en la industrio de aŭtomobiloj. Ĝi estas uzata elstare sub la formo de vitrolano, malpeza izolilo, rezista al putriĝo kaj el bruligeblo kaj la briko el vitro estas uzata por realigi travideblajn murojn kaj parietojn. La apero de la metaligitaj vitroj ebligis la enmeton de vitroj kiel materialoj de strukturoj, danke al la fakto ke ĝi havas eksterordinarajn mekanikajn propraĵojn, partikulare sub la formo de fibroj aŭ bendoj por plifortigo por betono de alta kvalito.[3] La metalhavaj vitroj estis same enkondukitaj en la sportaj varoj (tenisrakedoj, skioj, pilkofrapiloj).[4] La fibroj de vitroj ludos ŝlosilan rolon en la arkitekturaj verkoj de la estonteco, ĉar ili estas kaj elementoj por mekanika plifortigo kaj optikaj gvidiloj kiuj transigas la informon de la diversaj kaptiloj kiuj permesas la kontinuan kontroladon de la konstruataj verkoj.[5]

La vitro estas same en la elementoj de la alta teknologio de la ĉiutaga vivo: diskaparatoj, tuŝekranoj,[6] mempurigaj vitroj kaj la industriistoj de vitro antaŭvidas multajn aplikaĵojn por la estonteco.[7]

La artaj uzoj de vitro estis nenombreblaj ekde antaŭ jarcentoj. Ili estis akompanitaj de nombraj teknikaj plinovigoj (pasto de vitro, fandita vitro, termo-formaĵo ktp. Tamen en nombraj aplikaĵoj, la vitro estas aktuale anstataŭita per plastaj materialoj, pli malpezaj kaj ofte pli rezistaj al frapoj kaj rompoj. Oni uzas vitron en fibroj kaj histoj (teksaĵoj). Enmetitaj en la matrico polimera aŭ metitaj en surfaco, vitraj prezentaĵoj estas uzitaj ĉefe kiel plifortigo. Estas vitro en rezinoj, poliestero, kaj en kompozitaj materialoj.

Vitroĉizado estas tekniko kaj stilo dekoracii vitron. Duom ioma tempo tiu stilo estis ofte produktita per aliaj teknikoj kiel la uzado de muldado, sed la origina tekniko tranĉi vitron per abrazilo estas ankoraŭ uzata en luksaĵoj. Ĉe vitrujoj, la stilo tipe konsistas el eltranĉitaj facetoj kun anguloj malaj unuj al aliaj laŭ komplikaj modeloj, kvankam por malpezaj aĵoj, la stilo konsistas el ebenaj aŭ kurbaj facetoj en malgrandaj pendopecoj. Historie vitroĉizado estis produktita uzante "malvarmajn" teknikojn mueladi aŭ boradi, aplikitajn kiel duaranga stadio al peco de vitro farita per konvenciaj procezoj kiel vitroblovado.

Konstruado kaj arkitekturo

Turo Kristalo en Madrido, kovrita el vitro.
Turo Glòries en Barcelono, kun kolorigita vitro.
Fasadoj

El meze de la 20-a jarcento la fasadoj el vitro iĝis markilo de identeco preskaŭ nemalhavebla de la grandaj edificoj de la ĉefaj grandurboj de la mondo. Tiuj fasadoj kutime estas realigitaj pere de pecoj el ebena vitro kun tre ampleksa gamo de koloroj, kio faciligas la kreivan laboron de la arkitektoj. Tiuj vitroj plej ofte estas submetitaj al difinitaj procezoj kiuj plibonigas iliajn proprecojn de temperatura kaj akustika izoligo; kaj kompreneble ankaŭ ilian kapablon mildigi la eksteran lumon en la kazo de tropikaj bone sunlumigitaj landoj. En tro nordaj kaj malvarmaj landoj, tio ne necesas.

En la konvenciaj fasadoj la vitro plutenas sian hegemonian rolon en la fenestroj, integrite en diversaj tipoj de ĉarpentado (el tiuj tradiciaj el ligno, tra tiuj el ŝtalo, tiuj el aluminio, kaj ĝis tiuj modernaj el plasto PVC), kun simplaj aŭ duoblaj vitroj separitaj per enfermita tavolo el aero.

Internejoj
Ŝtuparo el lamenita vitro.

Aktuale, la vitro iĝis hegemonia elemento en la dekoracio de hejmoj. Pro ties eleganteco, transigo de la ekstera lumo kaj travidebleco, la vitro ebligas ke la spacoj iĝu ampleksaj, puraj kaj puraspektaj. Por tio la elekto de la taŭga vitrotipo ludas gravan rolon ĉefe por arkitektoj kaj dezajnistoj kiuj estas kiuj plej ofte uzas tiun materialon por la kreado de siaj projektoj. Fakte vitro iĝis moda en la epoko de modernisma arkitekturo de fino de la 19a jarcento kaj denove fino de la 20a jarcento venis nova modo por simplaspekta sed luksa arkitekturo kaj de eksteraĵoj kaj de internaĵoj.

Krome, danke al dispono de diversaj koloroj kaj teksturoj, la vitro estas uzebla laŭ multnombraj formoj en senfinaj elementoj, kiel la jenaj:

Termika kaj akustika izoligo

La ŝaŭmvitro estas uzata kiel termika kaj akustika izolilo en konstruado, metita inter la eksteraj kaj internaj ornamaj kovraĵoj de multaj konstruaĵoj. Ĝi estas materialo simila al pumiko. Ĝi estas fabrikita el 95% aŭ pli el reuzitaj vitroj (boteloj, fenestroj) el rubodeponejoj poste pulverigita per miksita al minerala aldonaĵo. Tiu miksaĵo estas kuirita je alta temperaturo je 1000 gradoj, kaj fariĝas ŝaŭmo kun entenitaj gazoj en ĉeloj. Pro tio, tiu varo, estas malpeza, rezista, daùra, nebrula kaj izola. Oni uzas tiun produkton en konstruado de pli ol dudek jaroj. Ŝaŭmvitro estas ekologia izolaĵo kaj komplete reciklebla varo.

Strukturaj elementoj

Ekzistas kelkaj pioniraj elmontraĵoj kiuj jam uzis vitrofibron traktita kun rezinoj por ĝia uzado en la konstruado de malgrandaj pontoj[8] kaj trapasejoj, profitante la avantaĝojn de ĝia malpezeco. Simile, oni planis la uzadon de bastonetoj el vitrofibro por la muntado de betono, evitante tiele la efikon de la korodo sur la metalaj trabaroj en medioj speciale agresemaj.

Ventoŝirmiloj

Buick de 1948 kun ventoŝirmilo de ebena vitro.
AMC Pacer de la 1960-aj jaroj kun kurba ventoŝirmilo.

El la unuaj veturiloj aranĝitaj por la transporto de vojaĝantoj, ĉiuj entreprenoj de fabrikado de transportiloj (fervojoj, la ŝipkonstruado, la industrio de aŭtomobiloj kaj eĉ la kosmospaca industrio) estas ligataj ekde la komenco al la realigo kaj produktado de vitraj elementoj uzitaj kaj en fenestretoj kaj ventoŝirmiloj kiel en la sistemoj de interna kaj ekstera lumigado de ĉiuj tipoj de veturiloj. Same, alia elemento ligita al la industrio de la aŭtomobiloj estas la fabrikado de necesaj kaj utilegaj retrospeguloj.

Evidenta ekzemplo de plibonigo estas la evoluo de la dezajno de la aŭtomobiloj, kiu komencis uzadi nur ebenajn vitrojn, sed poste komencis integri prilaboritajn vitrajn kurbajn elementojn en ventoŝirmiloj kaj aŭtofenestroj. Kaj same la aerospaca industrio kaj la aŭtomobila industrio profitis el tiu progreso kaj siavice faris elstarajn kontribuojn al la disvolvigo de vitraĵoj iom post iom pli malpezaj kaj pli rezistaj, kiel la vitro Gorilla Glass el la entrepreno Corning,[9] uzita poste abunde en la fabrikado de poŝtelefonoj.

Ujoj

Bierboteloj.

La vitro (spite la konkurencon fare pli malmultekostaj ujoj kiaj la ladskatoloj el aluminioŝtalo; la kartonskatoloj ĉu vaksaj ĉu kovritaj el aluminio; kaj la plastaj boteloj) estas ankoraŭ unu el preferataj materialoj por ujoj uzataj ĉefe por la insdustriigo kaj komercigo de plej parto de la alkoholaj trinkaĵoj (inter kiuj estas inkluditaj amase la vino kaj la biero, spite la progreson de aliaj tipoj de ujoj ĉe tiuj du produktoj), multaj konservaĵoj (speciale konfitaĵoj kaj legomoj, kiuj profitas la fakton ke oni povas vidi la produkton tra la vitro), refreŝigaj trinkaĵoj ĉiatipaj kaj produktoj de parfumoj, tualetaĵoj aŭ difinitaj produktoj por plibeligo (al kiuj vitraj ujoj[10] de originalaj kaj artaj dezajnoj havigas certan aldonan valoron).

Ekde la unua duono de la 20-a jarcento, kiam la grandaj entreprenoj de manĝaĵoj zorgis pri la rekolektado de la ujoj por ilia posta purigado kaj nova uzado (kutima praktiko tiam en industrioj de produktoj el lakto, biero, sukoj kaj refreŝigaj trinkaĵoj), ĝis la 1980-aj jaroj, kiam oni ĝeneraligis la uzadon de neredoneblaj ujoj[11] destinitaj al recikligo en la fabrikado de novaj boteloj, la vitro montriĝis kiel unu de la materialoj malpli poluigaj kaj de pli facila recikligo.

Simile, la farmacia industrio uzas ofte ujojn el vitro por multaj el siaj likvaj preparaĵoj kiel por medicinaj siropoj kaj injekciaĵoj.

Produktado de energio

Termosuna stacio María Elena en Ĉilio.

La sistemoj de produktado de energio kiel la fotovoltaikaj paneloj[12] kaj la suntermikaj centraloj uzas amase elementojn el vitro en la kaptado de la sunenergio. En la okazo de la fotovoltaikaj plakoj de koncentrado, ili protektas la komponantojn el silicio (kaj eventuale ili koncentras la lumon), kaj en la okazo de la suntermikaj centraloj ili estas la ŝlosila elemento de la kaptigaj speguloj (kaj en kelkaj sistemoj, ankaŭ ĉe tiu de la tubaraj sunkaptiloj tra kiuj cirkulas la fluidaĵoj en kiuj akumuliĝas la suna varmo).

La plibonigo de la propraĵoj de tiuj vitroj (kosto, travidebleco, stabileco kaj temperatura kaj kemia, rezistado al la mapureco kaj al mediaj agentoj...) estas ŝlosila en la rentabilitato de la multekostegaj investoj necesaj por la funkciigo de tiuj instalaĵoj.

Optiko

Lenso Carl Zeiss Tele-Superachromat, 5,6/350 T*

Optiko konstituas unu de la ĉefaj specifaj aplikaĵoj de vitro ĉefe ekde la Renesanco, kiam oni ekfabrikis bonkvalitajn lensojn pere de procezoj iom post iom pli perfektigitaj. Kelkaj el la sciencaj bazoj de optiko jam estis konataj antaŭe (el la jaro 1000 arabaj matematikistoj kiel Alhazen esti studintaj la geometrion de la speguloj). Tamen, nur kiam aperis Galileo Galilei kun sia teleskopo de lensoj, Antoni van Leeuwenhoek kun sia pra-mikroskopo, kaj la propra Isaac Newton kun la disvolvigo de la teleskopo de speguloj, oni establis definitive la bazojn de la graveco de la optikaj instrumentoj, ĝis alveni al la teoriaj limigoj de solvaĵoj komence de la 20-a jarcento, kun la realigoj de Carl Zeiss el la teoriaj malkovroj fare de Ernst Abbe, fundamentitaj en la uzado de vitroj de diferencaj tipoj.

La aplikaĵoj de la optika teknologio de vitro centriĝas ĉefe en la instrumentok por la pritraktado kaj kaptado de bildoj; ĉe sciencaj aparatoj por la studo de lumo; en cifereca komunikado; kaj en la oftalmologia alĝustigo kaj korektado de problemoj de la homa vidkapablo pere de lensoj:

Kaptado de bildoj
Reproduktado de bildoj
Komunikado
Informadiko
Scienca instrumentaro
Edukmaterialo
Oftalmologio

Materialo por laboratorioj

Matraso de Erlenmeyer.

Granda parto de la kemiaj kaj farmaciaj laboratoriaj ekipaĵoj (provtuboj, precipitaĵaj glasoj, matrasoj, pipetoj, kondensiloj, Petri-pladoj por mikroskopaj preparaĵoj...) estas faritaj el vitro. Foje oni uzas specialajn vitrojn, preparitaj por elteni altegajn temperaturojn aŭ difinitajn kemiajn agresojn.

Hejmo-maŝinoj

La televidiloj uzas sisteme ekranojn el vitro por protekti la diversajn sistemojn de lumaj bilderoj pere de kiuj oni formas la bildojn.

Konvenciaj fornoj, mikroondaj fornoj kaj vitroceramikaj kuirmaŝinoj (induktaj kuirmaŝinoj, elektroforneloj) inkludas en sia dezajno ŝlosilajn elementojn el termorezistaj vitroj (plakoj).

Simile, la lavmaŝinoj enhavas plej ofte cirklan pordeton el vitro, kaj multaj fridujoj uzas bretojn el vitro por plibonigi la impreson de granda spaco kaj interna lumigo kaj videbleco.

Lumigado

Lustro en la Verda Salono de la Blanka Domo.

Ekde la invento de la lampoj de flamo el gaso aŭ petrolo, oni uzis kapuĉojn el vitro por eviti kaj la hazardan estingigon de la flamo kaj ties akcidentan danĝeran propagadon. Je la invento de la elektra inkandeska ampolo, la karaktera ampolo el vitro kiu protektas la filamenton iĝis neanstataŭebla elemento kiu ludis ŝlosilan rolon, kaj adaptiĝis progrese al la plej grandaj temperaturaj postuloj kiuj devenis el la lampoj de natria vaporo, la halogenaj lampoj (kun vitroj el pura silicio) aŭ tiuj de lampoj el ksenono (kiuj uzas specialajn vitrojn). Eĉ en la fluoreskaj tuboj, kies funkciigaj temperaturoj estas malaltaj, la vitro kiu enhavas la gason neonon estas nemalhavebla elemento. Nur la disvolvigo de la sistemoj de lumlampoj LED (pro malalta elsendo de varmo) povas ebligi la anstataŭon de la vitro por travideblaj plastaj materialoj, pli malmultekostaj, malpezaj kaj facile fabrikeblaj.

Multaj modeloj de lampoj en kiuj oni muntas la lumaparatojn, uzas elementojn el vitro por disigi kaj okazigi deziratan aspekton dekoracian al la lumo kiun ili projekcias. Tudirekte, oni povas mencii la enormajn lustrojn formitajn de multnombraj pecoj de vitro interplektitaj, karakterizitaj de la grandaj salonoj de edificoj kaj publikaj kaj privataj ekde la Viktoria Epoko ĝis la Unua Mondmilito.

Poŝtelefonoj kaj similaj tuŝaparatoj

Poŝtelefono Nexus 5X. Ekrano protektita per Gorilla Glass 3.

Oni ĝeneraligis la uzadon de lumekranoj (iom post iom pli grandaj) en poŝtelefonoj kaj tuŝekranaj aparatoj, fabrikitaj el vitroj speciale rezistaj, kiel Gorilla Glass.

Horloĝoj

Tradicie, la cifer-platojn de horloĝoj oni protektis per konveksaj vitroj, kaj nur poste oni adoptis ebenajn profilojn. Ĉe brakhorloĝoj, vitro estas neevitebla postulo kaj kiam oni muntas aparatojn de montriloj (por eviti ties damaĝon) kaj kiam temad pri ciferecaj cifermontriloj (la vitro ebligas montri la ekranon al la ekstero). La luksaj horloĝoj kutime uzas vitrojn el safiro, kies eksterordinara malmoleco evitas ties skrapadon.

Kuirarto

Multaj kuiriloj povas esti el vitro (kiel boteloj, glasoj, teleroj, manĝujoj aŭ bovloj). La apero de la borosilicigita vitro, kapabla elteni tre altajn temperaturojn, ampleksigis eksterordinare la uzadon de vitro en la kuirejo, ĝis fari ĝin materialo abundege uzata ekzemple en teleregoj por kuiri rostitaĵojn en la forno.

Ĉetable, kaj glasoj kaj ĉiaj tipoj de pokaloj, same kiel kruĉoj kaj la ujoj el plej parto de la likvidaĵoj, kutime estas el vitro, kaj ekzistas same teleraroj en kiuj ankaŭ la teleroj estas el tiu materialo, kiu pli kaj pli anstataŭas la ceramikon.

Dekoracio kaj juvelarto

Koloraj figuroj faritaj el vitro en Meksiko.

Koloraj vitroj de speciala alta kvalito estas ofte uzataj en pli malmultekosta juvelarto, anstataŭante naturajn gemojn multe pli multekostajn. Ekzemplo estas la vitro de Swarovski, kiu estas uzata por produkti ampleksan gamon de ornamaj produktoj, same kiel de komplementoj pri modo ligitaj al juvelarto. Lampoj mem povas esti dekoraciaj elementoj.

En alia tipo de produktoj, estas ofta la vendado de koloraj vitro-bidoj kiujn oni uzas en la manfarado de kolieroj kaj pulsoringoj, kaj cele al ties komercigo kaj por pura distrado. Tiukadre estas tre ofta la fabrikado, vendado kaj konsumado de dekoraciaj figuretoj, normale multkoloraj por ornamado de hejmoj, sur bretoj, mebloj, televidiloj ktp. Populara estas tipa suveniro de vitra travidebla pilko kun iu bildo kaj artefarita neĝo kiu falas kiam oni turnas inverse la pilkon.

Vitroarto

Vitroarto kaj arta vitro rilatas al individuaj artaĵoj kiuj estas sufiĉe aŭ tute faritaj el vitro. Vitroarto formas parton de la vidaj artoj. Vitroarto varias en grandeco de monumentaj verkoj kaj instalaĵpecoj ĝis murpendaĵoj kaj fenestroj, ĝis artaĵoj faritaj en studioj (arta vitro) kaj fabrikoj (fabrikvitro), inkluzive de vitrojuvelaĵo kaj tablovaro. En nuntempa vitroarto oni povas distingi plurajn diciplinojn interalie vitralo, vitroblovado, tiffany, vitra fandado aŭ sabloŝprucigo (ankaŭ uzata en vitroskulptaĵo).

Ĉefaj fabrikantaj entreprenoj

Entrepreno Lando
1 Saint-Gobain  Francio
2 Corning Inc.  Usono
3 AGC Group*  Japanio
4 Murata Manufacturing Co., Ltd.*  Japanio
5 The NSG Group*  Japanio
6 Kyocera Corp.  Japanio
7 Schott AG  Germanio
8 Vesuvius plc*  Britio
9 CoorsTek, Inc.*  Usono
10 RHI AG*  Aŭstrio
(Artikolo angle)*

Laŭ la informo publikita en la retejo CIAdvanced,[13] la ĉefaj industrioj fabrikantaj de vitro de la mondo (la plej parto kunhavas tiun aktivecon kun la fabrikado de ceramikaj materialoj), koncentriĝas en Japanio, Eŭropo kaj Usono.

La ekonomia potencialo de tiuj entreprenoj estas konsiderinda. La plej granda el ili, la franca Saint-Gobain, fakturis 45.000 milionojn da usonaj dolaroj en 2014 kaj dungis ĉirkaŭ 60.000 laboristojn, el kiuj ĉirkaŭ 3.700 estas dediĉitaj al taskoj de esplorado kaj disvolvigo. Ĝiaj cefaj klientoj estas la industrio de la aŭtomobiloj, la kosmospaca, la energiaj centraloj kaj la oftalmologia optiko. Menciindas ankaŭ la graveco de la entreprenoj de Japanio, kiu koncentras kvar de la dek unuaj plej grandaj.

La plej malgranda el la dek, nome la aŭstria RHI AG, en 2014 fakturis 1.900 milionojn de usonaj dolaroj, kaj dungis 8000 laboristojn.

Aliflanke, la usona entrepreno Owens-Illinois estas la plej granda fabrikanto en la mondo de vitraj ujoj. Ĝi fakturas 7.400 milionojn de usonaj dolaroj ĉiutage kaj dungas a 24 000 laboristojn.

Recikligo de vitro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Recikligo de vitro.
Publika vitrujo por kolektado de reciklebla vitro. En tiu, ekzistas tri apartaĵoj por separi la vitron laŭ ĝia koloro: travidebla, verda kaj sukcena.

Vitro estas materialo tute reciklebla kaj ne estas limo en la kvanto de fojoj ke ĝi povas esti reprocezita. Dum la reciklado oni ne perdas la propraĵojn kaj oni ŝparas grandan kvanton de energio, nome ĉirkaŭ l30% rilate al vitro nove fabrikita.

Por taŭga recikligo la vitro devas esti separita kaj klasigita laŭ sia tipo, kiu plej ofte estas asocia al ĝia koloro, ekzemple ĝenerala klasigo estas tiu kiu dividas la vitrojn en tri grupojn: verda, sukcena aŭ kafkolora kaj travidebla.

Kontenero por rikoltado de boteloj el vitro en Hispanio.

La procezo de recikligo post la klasigo de vitro postulas ke ĉia ajna netaŭga materialo estu separita kiel ekzemple metalaj kovriloj, etikedoj, ktp. Poste la vitro estas dispecigita, muelita kaj fandita kun sablo, natria hidroksido kaj kalkoŝtono por fabriki novajn produktojn kiuj havos identajn propraĵojn rilate al vitro fabrikita rekte por la unua fojo el naturaj krudaj materialoj.

En multaj urboj de la tuta mondo oni plenumas programojn de recikligo de vitro: en tiuj eblas trovi specialajn kontenerojn por vitro en publikaj lokoj.

En aliaj okazoj, pli konvenaj el ekologia vidpunkto, la vitro estas simple reuzata, anstataŭ reciklita; fakte tiu estis la komenca sistemo de produktado kaj konsumado. La vitro ne estas fandita, sed oni ree uzas ĝin nur zorge lavante ĝin (en la okazo de la ujoj). Ankaŭ ĉe fenestrovitroj kaj similaj kristaloj, oni povas profiti la vitron tranĉante ĝin denove (kondiĉe ke oni bezonus ununo pli malgrandan).

Simbolismo

La vitro estas unu de la unuaj materialoj elpensitaj, revitaj de la homo. Ĝi estas la simbolo de la fragilo, la fajneco kaj la travideblo, kiu estas malo de malhelo, nescio: por ekzemplo, tio videblas en la vitra ŝuo de Cindrulino en la rakonto de Charles Perrault kaj en la animea desegno de Walt Disney. Oni konsideras ofte ke en la originala rakonto, la ŝuo estis blugriza, sed Perrault verkis sian version de la historio kun vitra ŝuo,[14][15] kaj la animeo reprenis same tiun version.

La hispana verkisto Miguel de Cervantes same kiel elpensis la konatan rolulon Kiĥoto famkonata pro sia eksterordinara karaktero, elpensis ankaŭ la rolulon de la novelo "El licenciado Vidriera" (La magistro Vitrulo), kiu estas obsedito, ke oni ne tuŝu lin ĉar li supozas, ke li estas vitreca kaj povas rompiĝi okaze de altuŝo.[16]

En la universo de Elder Scrolls, la vitro estas vulkandevena mineralo valora kaj utila por forĝi partikulare armilojn kaj armaĵojn. Ili estas efikaj, sed paradokse fragilaj. Tamen, en la lasta verko, Skyrim, oni donas neniun precizigon pri ties solideco, ĉar la degradado de la ekipaĵo oni ne estas atentita en la ludo.

Ĉiutagaj vitraj objektoj

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vitro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[17]:

  • Citaĵo
     Ĉion rigardi tra sia persona vitro. 
  • Citaĵo
     Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro. 
  • Citaĵo
     Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj. 

Referencoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 211.
  2. Azorín, samloke.
  3. Jo Perez, Matériaux non cristallins et science du désordre, Presses polytechniques et universitaires romandes, 2001
  4. Liquidmetals Arkivigite je 2013-03-12 per la retarkivo Wayback Machine [arkive]
  5. Des ouvrages sous haute surveillance Les dossiers de la recherche, no 48, aprilo 2012, Cahiers technologiques, p. 86-87
  6. [fr.akihabaranews.com/92613/displays/asahi-glass-co-devoile-le-substrat-de-verre-le-plus-fin-au-monde-pour-ecrans-tactiles Asahi Glass Co dévoile le substrat de verre le plus fin au monde pour écrans tactiles] [arkive], ĉe fr.akihabaranews.com
  7. A day made of glass 2, une nouvelle vision du futur [archive], ĉe nowhereelse.fr Konsultita la 15an de Januaro 2018.
  8. Alirita la 1an de februaro 2016; «Primer puente en España de fibra de carbono y vidrio». Acciona. Consultado el 1 de febrero de 2016. «Puente de mayor longitud del mundo (46 m.) fabricado con materiales poliméricos. Puente carretero de mayor luz entre apoyos consecutivos (13 m.). Premio de Arquitectura y Construcción 2005. El puente ha sido construido para la Dirección General de Carreteras del Ministerio de Fomento dentro del "Proyecto de Construcción Autovía del Cantábrico, Tramo: Tamón (Carreño) - Otur (Luarca), Subtramo: Vegarrozadas - Soto del Barco en el P.K.=1+640.»
  9. Pogue, David (9a de decembro 2010). «Gorilla Glass, the Smartphone's Unsung Hero». The New York Times Alirita la 14an de Januaro 2018.
  10. Asociación Nacional de Fabricantes de Vidrio (2013). «La Industria de Fabricacíon de Envases de Vidrio publica su Primer Informe Sectorial». Anfevi. Konsultita la 2an de februaro 2016.
  11. Julià Guillamón (1a de septembro 2011). «El envase retornable». La Vanguardia. Konsultita la 2an de februaro 2016.
  12. Antonio García (23a de aprilo 2014). «El primer vidrio fotovoltaico para edificios que ofrece protección solar». Diario El Mundo. Konsultita la 2an de februaro 2016.
  13. CI Advanced. «2015 CI Top 12: Leading Worldwide Manufacturers of Advanced Ceramics, Glasses and Refractories» (angle). Arkivigite je 2017-09-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de februaro 2016.
  14. Nomenclature de la Bibliothèque nationale de France Konsultita la 15an de januaro 2018. [arkive]
  15. Lire le conte de Charles Perrault Konsultita la 15an de januaro 2018. [arkive]
  16. Cervantes, Miguel de. El licenciado Vidriera. Eld. Jorge García López. Madrid: Real Academia Española, 2013. pp. 265-301.
  17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-16.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.