- Tiu ĉi artikolo temas pri kreskaĵo. Pri sanktulo temas artikolo Sankta Vito.
Vitis vinifera | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Vito (science Vitis) aŭ vinberujo[1] estas genro el la familio vitacoj (Vitaceae), arbusto produktanta vinberojn.
Vito estas planto kultivata ekde tre longa tempo en Eŭropo, en okcidenta Azio kaj en la nordo de Afriko, sed ekzistas ankoraŭ sovaĝaj specioj, ekzemple, en la sudo de Francujo kaj en Norda Ameriko. Nuntempe vitoj kreskas sur ĉiuj kontinentoj.
La plej maljuna konata / malnova vito vito kreskas en Maribor, Slovenujo. Oni opinias, ke ĝia aĝo estas pli ol 400 jaroj (vidu la apudan foton).
Priskribo
Vitoj estas grimpaj arbedoj kun ĉiroj. Iliaj palmobranĉaj folioj enhavas kvin lobojn kaj ili estas baze korformaj. La malgrandaj verdetaj floroj grupiĝas en grapolo piramidforma (tirso). Ili enhavas kvin petalojn supre unuiĝitaj. La fruktoj estas beroj.
Specioj
Vitis acerifolia |
Vitis x champinii |
Vitis lincecumii |
Vitis rotundifolia |
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Vinberujo preferindas komunlingve