Vitas estas litovlingva vira persona nomo, iom uzata ankaŭ en la latva lingvo. Temas pri variaĵo de la latina vorto vita, do "vivo", kaj ne pri mallongigo de la en Litovio tre populara persona nomo Vytautas, kies kutimaj mallongigoj estas Vytas kaj Vytis[1]. Virina formo estas Vita.

Konatuloj kun tiu nomo

Persona nomo

  • Vitas Gerulaitis (1954–1994), usona litovdevena tenisisto
  • Vitas Vasiliauskas (naskiĝis en 1973), litova juristo kaj politikisto, ekde la 16-a de aprilo 2011 ĉefo de la centra Banko de Litovio

Artista nomo

  • Витас, "Vitas" (Виталий Владасович Грачёвm, Vitalij Vladasoviĉ Graĉov; naskiĝis en 1979), rusia popkantisto, komponisto, ŝakludisto kaj moda dezajnisto de latva deveno

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 380
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.