Sankta | |||||
Vital de Savigny katolika sanktulo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sanktulo, abato, ermito | |||||
Ruinoj de la Abatejo de Savigny | |||||
Persona informo | |||||
Vital de Savigny | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1060 en Tierceville | ||||
Morto | 16-a de septembro 1122 en Savigny-le-Vieux | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Duklando Normandio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Adelina • Adelina de Savigny vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | religiulo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Ĉefsanktejo | Abatejo de Savigny | ||||
Festotago | 16-a de septembro | ||||
Patroneco | Benediktanoj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Vital de Savigny (naskiĝinta Vital de Mortain ĉ. la jaro 1060 en Tierceville, mortinta la 16-an de septembro 1122) estis franca sanktulo kaj fondinto de la monaĥejo de Savigny-le-Vieux kaj de la benediktana komunumo tiea.
Vivo
La gepatroj de Vital estis Rainfred le Vieux kaj Rohais. Pri la unuaj vivojaroj nenio konatas. Post sia ordinacio li iĝis kapelano ĉe la duonfrato Vilhelmo la 1-a (Anglio), Robert de Conteville († 1100). Vital ŝatatis de Robert kaj gajnis lian kondfidon, kiu rezervis por li postenon kanoniko de la abatejkirko de Saint-Evroult-Notre-Dame-du-Bois. Ĝian konstruon li estis financinta en 1082.
Sed Vital preferis vivon pli spiritan kaj rezignis pri la kanonikeco en 1095. Li transloĝiĝis al Dompierre, je 19 mejloj eoste de Mortain kaj iĝis estro de ermita kolonio en la arbaro de Craon. Dum 17 jaroj li pasigis asketisman vivon tie kaj oni nomis lin Vital le Vieux. Tiam li okupiĝis, kiel lia mentoro Robert d'Arbrissel, pri la savo de la ĉirkaŭa enloĝantaro. Li ankaŭ donis praktikan helpon al marĝenen puŝitoj kiuj kolektiĝis en lia proksimeco.
Vital estis grava predikisto konata por sia elano, nesentante lacecon kaj netimante ion. Diratas ke li provis repacigi reĝon Henriko la 1-a kun la frato Roberto Curthose. Ŝajne Vital vidis multajn regionojn kaj de Anglujo kaj de okcidenta Francujo. Inter 1105 kaj 1120 li fondis en Mortain la monaĥinejon cistercian Abbaye Blanche. Lia poste beatigita fratino Adeline († 1125) tie abatinis.
Literaturo
Alphonse-Victor Angot, Ferdinand Gaugain: Art. "Vital de Savigny", ĉe Dictionnaire historique, topographique et biographique de la Mayenne, Goupil, 1900-1910
Eksteraj ligiloj
- biografio ĉe Katolika Enciklopedio, 1912
- Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo kvina. Augsburg 1882, p. 744 (tie ĉi interrete - artikolo I)
- Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo kvina. Augsburg 1882, p. 744-745 (tie ĉi interrete - artikolo II)
- ekumenisma sanktulbiografia leksikono