Distrikto Vispo | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Valezo | |
Kantono | Valezo |
Ĉefloko | Vispo |
Koordinatoj | 46° 17′ N 7° 52′ O / 46.283 °N, 7.867 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ N 7° 52′ O / 46.283 °N, 7.867 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 27671 (2009-12-31) |
Areo | 863,8 km² |
Loĝantardenseco | 32 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2313 |
La Distrikto Vispo estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 27671 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Vispo.
Geografio
La teritorio de la Distrikto Vispo kongruas kun la valo de la rivero Vispa kun ĝiaj du brakoj Matervispa kaj Saaservispa. En la fundo de la valo de Matervispa situas la fama tursima loko Zermatt kun la monto Materhorno, kiu estas unu el la rekoniloj de Svislando. En la sudo de la distrikto ĉe la limo al Italio situas Dufour-Pinto, kiu kun alteco de 4634 m s.m. estas la plej alta punkto de Svislando.
Trafiko
De Vispo al Zermatt veturas la fama Matterhorn-Gotthard-Fervojo. La malantaŭa parto de la valo de Matervispo estas senaŭtomobila kaj atingeblas nur trajne. La valo de Saaservispa atingeblas per poŝtaŭtolinio.
Komunumoj de la Distrikto Vispo
La Distrikto Vispo konsistas (stato en 2009) el 19 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Vispo estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Baltschieder | 1200 | 31.4 | 6281 | |
Eisten | 206 | 38.0 | 6282 | |
Embd | 325 | 13.4 | 6283 | |
Grächen | 1365 | 14.3 | 6285 | |
Lalden | 665 | 1.4 | 6286 | |
Randa | 392 | 54.5 | 6287 | |
Saas-Almagell | 376 | 110.3 | 6288 | |
Saas-Balen | 417 | 30.2 | 6289 | |
Saas-Fee | 1715 | 40.6 | 6290 | |
Saas-Grund | 1115 | 24.6 | 6291 | |
Sankt Niklaus | 2283 | 89.3 | 6292 | |
Stalden | 1129 | 10.5 | 6293 | |
Staldenried | 607 | 14.3 | 6294 | |
Täsch | 1082 | 58.7 | 6295 | |
Törbel | 489 | 17.3 | 6296 | |
Vispo | 6842 | 13.2 | 6297 | |
Visperterminen | 1390 | 51.6 | 6298 | |
Zeneggen | 245 | 7.5 | 6299 | |
Zermatt | 5828 | 242.7 | 6300 | |
Totale | 19 | 27671 | 863,8 | 2313 |
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Vispo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|