Visolaje | |
hungare: Viszolaj | |
municipo | |
Preĝejo de sankta Gallus | |
|
|
Oficiala nomo: Visolaje | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Púchov |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo |
Parto de | Považie |
Rivero | Pružinka |
Situo | Visolaje |
- alteco | 277 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 04′ 00″ N 18° 21′ 51″ O / 49.06667 °N, 18.36417 °O (mapo) |
Areo | 9,65 km² (965 ha) |
Loĝantaro | 897 (31.12.2011) |
Denseco | 92,95 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1327 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 018 61 |
Telefona antaŭkodo | +421-42 |
Aŭtokodoj | PU |
NUTS | 513776 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Visolaje | |
Retpaĝo: www.visolaje.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Visolaje (hungare Viszolaj [visolaj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ĝis 1927 la oficiala slovaka loknomo estis Visolaj.
Situo
Visolaje situas laŭ rojo, apud aŭtovojo el Bratislavo. Púchov troviĝas je 8 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la Grandmoravia Regno. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1327 laŭ tiama hungara ortografio "Wizolay". En 1784 loĝis tie 595 vilaĝanoj (108 familioj) en 99 domoj, en 1828 829 vilaĝanoj en 92 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Viszolaj 741 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Ilava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Visolaje 951 homoj, (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Galo el la 14-a jarcento, en 1786 barokiĝis
- kapelo omaĝe al (Sepdolora) Dipatrino de 1949
- gastejo el la 18-a jarcento
- skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1880
- malnova muelejo