Visnye [viŝnje] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár.
Bazaj informoj
- Areo: 24 km²
- Loĝantaro: 210
- Poŝtkodo: 7534
- Telefonprefikso: 82
Situo
Visnye situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de longa sakovojo. Kadarkút troviĝas 8, Szigetvár 22, Kaposvár 26, Nagyatád 30 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis pri la vilaĝo el la 15-a jarcento laŭ tiama hungara ortografio "Wysnuye", apartenanta al kampurbo Hedrehely. Dum la turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Post 9 jaroj kolĥozo nomata Vojo al socialismo formiĝis. Vilaĝservoj estas kuracejo kaj migra poŝto.
Vidindaĵo
- lago nomata Márffy [mArfi]
Fontoj
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.zselice.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.