La visigotoj venis en tiaman Hispanion komence de la 5-a jarcento, sed ili ne plifirmigis entute sian kondiĉon de regantoj kaj hegemonia popolo de la regno hispan-visigota ĝis post unu jarcento.
La artaj montroj de tiu ĝermana popolo setliĝinta en la Iberia Duoninsulo, ĉefe tiuj de arkitekturo, ne okazis plene ĝis komenco de la 7-a jarcento. Estas multaj preĝejoj tra tuta Iberio kiuj estas restaĵoj de tiu epoko; plej parto estis toleritaj de la postaj islamaj dominantoj, kiuj ne tiom permesis novajn kristanajn konstruaĵojn.
Laŭ Francisko Azorín Visgota arto [tiele: ĉu eraro] estis Arto disvolviĝinta en Hispanio de la 5ª ĝis la 7ª jc. En konstruado ĝi uzis duoncirklan k. hufan arkojn; en skulptado uzis latinan krucon k. grekajn signojn kiel simbolajn ornamojn.[1] Li indikas etimologion el la germana wes gothus (okcidenta goto), kaj de tie la latina visigothus.[2]
En juvelarto elstaras la Trezoro de Guarrazar.
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 211.
- ↑ Azorín, samloke.