La virino de Penjon estas kranio kaj preskaŭ kompleta skeleto de virino malkovritaj en 1959 ĉe la internacia flughaveno de Meksikurbo, Meksiko. Oni tiam konsideris la ostojn ĉirkaŭ 5.000 jarojn aĝaj kaj ili kuniĝis kun la 27 unuaj homaj prahistoriaj skeletoj de la nacia muzeo pri antropologio en Meksikurbo.
Historio
Silvia Gonzalez, meksika arkeologo laboranta ĉe la universitato John Moores de Liverpool kaj respondeca pri la esplorskipo, konsentas, ke tiu malkovro donas tute novan ideon pri la priloĝado de Ameriko. Praamerikanoj eble estis anoj de eŭropaj aŭ kaŭkazaj grupoj.
"La muzeo komprenis ke tiu homaj restoj havis historian kaj altan valoron, sed oni ne precize datis ilin", klarigas Silvia Gonzalez, kiu decidis ekzamenigi osteretojn de kvin skeletoj, inter kiuj tiuj de la virino de Penjon, Chimalhuacán kaj de la homo de la metroo Balderas), uzante la lastajn teknikojn per karbono 14.
Analizo kaj datigo
Anglaj sciencistoj indentigis la skeleton, kies malkovro prezentis tute novan teorion pri la unua priloĝado de la nova mondo. La kranio, tute bone konservita, estis tiu de 26-jara virino mortinta dum la lasta glaciepoko ĉeborde de prahistoria lago, kiu troviĝis sur la nuna ebenaĵo kie staras la ĉirkaŭurboj de Meksikurbo.
La sciencistoj de la esplorlaboratorio de la universitato de Oksfordo kaj de la arkeologidepartemento de la universitato John Moores de Liverpool datis la kranion de la juna virino de Penjon je ĉirkaŭ 13.000 jaroj.
Tiam, tiu virino certe renkontis mastodontojn, kiel grandaj mamutoj, gigantaj dazipoj aŭ gliptodontoj, kameledoj, unuhufuloj aŭ timegigaj karnovoroj kiel smilodontoj aŭ la grandaj nigraj ursoj.
Du teorioj
Du teorioj ekzistas por klarigi la devenon de la virino de Penjon. Laŭ la arkeologo Silvia Gonzales ŝi estis:
- aŭ posteulo de prauloj de la eŭropa ŝtonepoko (solutreo) de tipo Kromanjono, kiuj tranavigaciis la Atlantikon aŭ sekvis glaciiĝintajn bordojn antaŭ ĉirkaŭ 15.000 aŭ 20.000 jaroj laŭ norda vojo;
- aŭ posteulo kaŭkaza de la Ajnuoj, kies posteuloj daŭre loĝas en la norda parto de Japanio. Ŝiaj prauloj alvenis ŝipe aŭ piede laŭ la glaciiĝintaj marbordoj de la Siberio al Ameriko antaŭ 15.000 aŭ 20.000 jaroj. Ŝi eble estis praulo de la popolo Pericue, kiu vivis de antikveco ĝis la 18-a jarcento en la regiono de la meksika Kalifornia Duoninsulo.
Eksteraj ligiloj
- Meksikaj piedsignoj: la plej maljunaj amerikanoj (angle) Arkivigite je 2007-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- CNN: sciencisto: trovo de la plej maljuna amerika kranio (angle) Arkivigite je 2007-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Jean-François Dortier: priloĝado de Ameriko, surprizaj malkovroj (france)