Virginia Woolf | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Virginia Woolf | ||
Naskonomo | Adeline Virginia Stephen | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1882 en Londono | |
Morto | 28-an de marto 1941 (59-jaraĝa) en Lewes, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Mortis pro | sinmortigo vd | |
Tombo | Monk's House vd | |
Religio | ateismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Monk's House vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Alma mater | King's College vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Leslie Stephen vd | |
Patrino | Julia Stephen vd | |
Gefratoj | Vanessa Bell • Thoby Stephen • Adrian Stephen • George Herbert Duckworth • Stella Duckworth • Gerald Duckworth • Laura Stephen vd | |
Edz(in)o | Leonard Woolf vd | |
Amkunulo | Vita Sackville-West vd | |
Profesio | ||
Okupo | romanisto • eseisto • aŭtobiografo • novelisto • taglibristo • literaturkritikisto • eldonisto • verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • aŭtoro vd | |
Laborkampo | eseo vd | |
Aktiva dum | 1904–1941 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Al la Lumturo ❦ S-ino Dalloway ❦ Orlando: Biografio ❦ Onia Propra Ĉambro ❦ La Ondoj vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Virginia WOOLF [verĝinja ŭulf] (naskiĝis la 25-an de januaro 1882, mortis la 28-an de marto 1941) estis angla modernista verkistino kaj feministino.
Ŝi naskiĝis en Londono. Ŝia origina nomo estis Adeline Virginia Stephen; la nomon Woolf ŝi uzis ekde sia edziniĝo al Leonard Woolf en la jaro 1912.
Virginia ne vizitis lernejon, sed estis instruata en sia intelektula hejmo. Post la morto de sia patrino (en la jaro 1895) ŝi suferis unuan nervokolapson, duan fojon ŝi malsaniĝis en 1904, post la morto de sia patro. Ekde 1905 ŝi verkis artikolojn kaj recenzojn por diversaj ĵurnaloj; sian unuan romanon ŝi publikigis en 1915. Ŝi estis grava reprezentantino de la Grupo Bloomsbury, t.e. renoma rondo de verkistoj, artistoj kaj sciencistoj.
Daŭre atakata de nervomalsanoj Virginia Woolf finis sian vivon per suicido.
Listo de verkoj
- The Voyage Out (romano, 1915)
- Night and Day (romano, 1919)
- Jacob's Room (romano, 1922)
- Mrs Dalloway (romano, 1925)
- To the Lighthouse (romano, 1927)
- Orlando (romano, 1928)
- A Room of One's Own (eseo, 1929)
- The Waves (romano, 1931)
- Flush: a biography (biografia romano, 1933)
- The Years (romano, 1937)
- Three Guineas (eseo, 1938)
- Between the Acts (romanfragmento, eld. 1941)
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de Virginia Woolf (en la angla)