Virgil GRODER (naskiĝinta la 2-an de oktobro 1856 en Kals, mortinta la 6-an de majo 1924 en Mittersill) estis aŭstra pentristo.
Vivo
Estante filo de gastejestro li trejniĝis kiel ĉarpentisto. Lernoknabece li transloĝiĝis al Mittersill kiel parenco lia jam sammetie deĵoris. La pentradon li ellernis ĉe Franz Defregger en Munkeno antaŭ kontinuigo de la studoj en Romo. Reveninte en 1886 al Pinzgau li liberprofesiulis.
Baldaŭ li famiĝis kiel preĝeja pentristo en Pinzgaŭ kaj en la tirolaj distriktoj de Kufstein kaj Kitzbühel. Pro multo da mendoj fare de tirolanoj apartenantaj al la arkidiocezo salcburga li transloĝiĝis en 1889 al Hopfgarten im Brixental. Tie li ekkonis Theres Sojer (* 1871) kiun li edzinigis en la 11.1.1892; naskis ŝi tri filojn. Post kiam la mendoj el Pinzgau ree plimultis li reen iris al Mittersill en 1900 kie li konstruigis por la tuta familio domon ĉe la enirejo de la valo Felbertal. Li ankaŭ muzikan talentegon havis estrante longtempe la blovmuzikkapelon de Mittersill.
Graveco
Groder faris ĝenropentraĵojn kaj portretojn je. Konserviĝis de li multaj vandaj kaj plafonaj artaĵoj en preĝejoj de Pinzgau kaj la najbaraj nordtirolaj distriktoj. Sekpentraĵoj liaj tie plejmultas.[1] Groder apartenis al la grupo de la lastaj nazaretanoj. Tamen li poste jam uzis elementojn de moderna pentrado. Multo el liaj verkoj bedaŭrinde foriĝis dum postaj restaŭradoj aŭ almenaŭ ricevis surpentron.
Verkoj
- murare kaj plafone, paroĥa kirko de Fieberbrunn, 1889 (forigo 1954/55)[2]
- renovigo, paroĥa kirko en Finkenberg, 1890
- interna renovigo de la paroĥa kirko en Hopfgarten im Brixental, 1891–93
- vande, paroĥa kirko en Kelchsau, 1892/93
- volbe, paroĥa kirko en Kals am Großglockner, 1894/95 (foriĝo)
- plafone, paroĥa kirko en Voldöpp (Kramsach), ĉ. 1895
- renovigo, paroĥa kirko en Mayrhofen, 1895
- plafone, Widum Zell am Ziller, 1896
- paska tombo, paroĥa kirko en St. Jakob in Defereggen, 1897
- volbe, Hauser Kapelle, Wörgl, 1898
- plafone, paroĥa kirko en Stumm, 1898 (surpentro fare de Christoph Anton Mayr, kio korektiĝis en 1946)
- murare, paroĥa kirko en Stuhlfelden, 1899/1900
- freksoj, Lourdeskapelle, Roppen, um 1900
- vande, paroĥa kirko en Bad Häring, 1901 (foriĝo)
- plafone, paroĥa kirko en Lend, 1901–07
- pentraĵoj, paroĥa kirko en Bucheben, 1902
- murare de la altarejo, paroĥa kirko en Hollersbach, 1902
- murare kaj plafone, paroĥa kirko en Embach (Lend), 1903
- dekoraciaj pentraĵoj, paroĥa kirko en Kaprun, 1910 (1961 forigo, rekonstruo en 1982 respektive 2008/09)[3]
- plafone en la longa navo, paroĥa kirko en Brandberg (surpentriĝo en 1950)
Literaturo
- biografio ĉe ÖBL
- Hasenauer: "Kunstmaler Virgil Groder †" - Ĉe: Salzburger Chronik, 18.5.1924, p. 3-4
- Viktor Ladstätter: Virgil Groder – Ein Kirchenmaler aus Kals. Ĉe: Osttiroler Heimatblätter Nr. 10/2012, p. 1–4 (surrete)
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Virgil Groder en la germana Vikipedio.
Notoj
- ↑ Willi Sauberer: Recherchen zur Rupert-Rezeption – Miszellen, Marginalien, Exkurse, Entdeckungen. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, Band 144 (2004), p. 321–358
- ↑ Johannes Neuhardt: Fieberbrunn. Christliche Kunststätten Österreichs, Nr. 143, Verlag St. Peter, Salzburg 1985
- ↑ Herbert Berndl: Pfarrkirche zur hl. Margaretha in Kaprun. Christliche Kunststätten Österreichs, nr. 498, Verlag St. Peter, Salzburg 2009 (PDF Arkivigite je 2021-02-02 per la retarkivo Wayback Machine)