Radikoj kun vira signifo estas radiko en Esperanto, kies signifo estas nepre vira, eĉ sen iu specifa aldono (ekzemple la kvazaŭ-prefikso vir- aŭ la neologisma sufiko -iĉ). Strikte virsencajn radikojn karakterizas la ekzisto de aparta radiko kun analoga seksneŭtrala signifo.
Ekzemploj estas:
- Pri homoj:
- knabo = vira infano
- viro = (plenkreska) vira homo
- Pri bestoj:
- stalono = virĉevalo
- taŭro = virbovo
Tiuj bestaj radikoj ne povas kun bona senco akcepti la sufikson "-in-"; la virina formo deriviĝas de la neŭtrala radiko. Kontraŭe ekzistas kaj uzatas la formoj "virino" kaj "knabino"; "homino" kaj "infanino" estas malmulte uzataj.
Baze viran signifon havas ankaŭ ĉiuj vortoj kun sufikso -ĉj-.
Alia kategorio estas la nomoj de la parencoj. Ili ofte estas uzataj kiel implicite virseksaj, sed kontraŭe al "viro" kaj "knabo" por ili ne ekzistas sendependa neŭtrala formo. Ekzemploj:
- avo
- edzo
- filo
- frato
- kuzo
- nepo
- nevo
- onklo
- patro
La mankon de neŭtrala formo kelkaj provis kompensi per uzo de la prefikso "ge-", kiu tamen principe ne neŭtraligas, sed kunigas plurajn seksojn. Aliaj proponis novan prefikson "go-". Malavantaĝo de tia solvo estas, ke la aldono de tia prefikso ĝeneraligus la signifon, dum ke normale ĉiu aldono de vortero pliprecizigas la signifon.