Viola Orbán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Orbán Viola |
Naskiĝo | la 7-an de novembro 1901 en Szeged (Hungario) |
Morto | la 8-an de februaro 1971 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Róbert Bánky |
Infano | Róbert Bánky |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Viola Orbán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Orbán Viola estis hungara aktoro.
Viola Orbán naskiĝis la 7-an de novembro 1901 en Szeged, li mortis la 8-an de februaro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
Viola Orbán lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste ŝi komencis sian aktoran karieron precipe province (Eger (1921), Nacia Teatro (Pécs) (1923, 1927–1932), Kecskemét (1932)). En Budapeŝto unue ŝi havis rolojn en Teatro Thália (Budapeŝto) en la teatra jaro 1925, poste en Teatro Városi (1939), Teatro Madách (1940, 1949), Gaja Teatro (1941, 1947), Operetoteatro (Budapeŝto) (1942). Inter 1949 kaj 1961 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi havis ankaŭ komikajn rolojn, ofte en operetoj. Ŝi edziniĝis en 1925, sed en la sekva jaro ŝi eksedziniĝis, poste ŝi denove edziniĝis al Róbert Bánky (pli maljuna), en 1930 kaj 1931 ŝi naskis po unu filojn.
Elektitaj teatraj roloj
- Zsigmond Móricz: Kismadár - Édös
- Gergely Csiky: A nagymama - Szerafin
- János Kodolányi: Földindulás - Piókás szüle
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Megvédtem egy asszonyt - 1938
- Egy éjszaka Erdélyben - 1941
- Subplando da tero - 1948
- Fel a fejjel - 1954
- Ház a sziklák alatt - 1959
- Hogy szaladnak a fák! - 1967
Elektita televizia filma rolo
- Bolondgombák - 1968