Vintila Horia
Persona informo
Vintilă Horia
Naskonomo Vintilă Caftangioglu
Naskiĝo 18-an de decembro 1915 (1915-12-18)
en Segarcea
Morto 4-an de aprilo 1992 (1992-04-04) (76-jaraĝa)
en Collado Villalba
Lingvoj hispana rumana itala franca vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Saint Sava College vd
Profesio
Alia nomo Vintila Horia Valer Crângu Juan Dacio vd
Okupo verkisto diplomato poeto tradukisto vd
Laborkampo beletro poezio vd
Verkado
Verkoj God Was Born in Exile vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Vintilă HORIA Iucal (Segarcea, Rumanio, 18a de Decembro 1915 - Collado Villalba, Madrido, Hispanio, 4a de Aprilo 1992) estis rumandevena verkisto en rumana, franca kaj hispana lingvoj.

Biografio

Li estis sekvanto de la ekstremdekstra teoriulo Nichifor Crainic, kaj membro de la redakta teamo de ties revuo, Sfarmă piatră.[1]​ Li verkis artikolojn en Gândirea kaj Porunca vremii en kiu li laŭdis la italan faŝismon de Benito Mussolini, laŭ li miracolul fascist ('la faŝisma miraklo'),[2]​ dum li atakis prestiĝajn avangardajn verkistojn kiel Tudor Arghezi kaj Eugen Lovinescu,[3] kiujn la ekstremdekstruloj rumanaj konsideris "dekadencaj".

Kiam li iĝis ministro de propagando de la reĝa diktaturo de Karolo la 2-a, Crainic sendis Horia kiel diplomato al Romo en la faŝisma Italio.[4] Laŭ li mem asertis, Horia kunhavis la opozicion de la faŝismema Crainic kontraŭ la pli ekstrema branĉo de la rumana faŝimo, nome la La Fera Gvardio. Kiam tiu elpostenigis Karolon kaj enpoviĝis en la nova Nacia Legia Ŝtato, ankaŭ Horia estis elpostenigita[4] kaj translokiĝis al Vieno, tiam jam en Nazia Germanio.

Kiam Rumanio ŝanĝis je flanko dum la Dua Mondmilito, kaj aliĝis al la Aliancanoj en 1944, Horia estis arestita de la nazioj en Vieno kaj malliberigita en la koncentrejoj Krummhübel kaj Maria Pfarr. Post unu jaro li estis liberigita de la Brita Armeo kaj translokiĝis al Bolonjo, Italio, kun sia edzino Olga.

Horia decidis ne reveni al Rumanio, eĉ antaŭ ties falo en la bloko de Sovetunio. En 1946 li estis foreste juĝita kaj kondamnita al porviva malliberigo pro sia helpo al la faŝisma ideologio en Rumanio kaj kunlabori kun la nazia ambasadejo tiukadre. Tiu kondamno neniam estis nuligita.[5]

Horia vivis en Italio, kie li amikiĝis kun Giovanni Papini. En 1948 translokiĝis al Argentino, kie dum peronisma regado estis profesoro en la Universitato de Bonaero. Ekzilita denove, en 1953 setliĝis definitive en Frankisma Hispanio​.[6] Tie li ricevis favorajn postenojn kaj verkis, unue en hispana kaj poste en franca la romanon "Dio naskiĝis en ekzilo".[7]​ En Hispanio li plu verkis, estis ĵurnalisto de la madriga gazeto El Alcázar, elstara proparolanto de la hispana ekstremdekstro, kaj fondinto de diversaj komunikiloj.

En 1960 oni atribuis al li la Premion Goncourt, sed la akuzo de «faŝistema» devigis lin malakcepti la premion. En 1981 li ricevis la premion Dante Alighieri, de Florenco.

Verkoj

  • Procesiuni. Eld. Pavel Suru, București, 1936.
  • Cetatea cu duhuri. Eld. Pavel Suru, București, 1939.
  • Cartea omului singur. Eld. Pavel Suru, București, 1941.
  • Poesia româneasca noua: antologie, 1956.
  • Presencia del mito, 1957
  • Poesía italiana contemporánea, 1959
  • Poesía y libertad, 1959.
  • La rebeldía de los escritores soviéticos, 1960.
  • Dieu est né en exil, 1960 (premio Goncourt).
  • Le Chevalier de la résignation, 1961.
  • Giovanni Papini, 1963.
  • Journal d'un paysan du Danube, 1966.
  • La septième lettre, 1964.
  • El despertar de la sombra, 1967
  • Una mujer para el Apocalipsis", 1968
  • Literatura clandestina soviética, 1969
  • La nueva novela europea, 1968
  • España y otros mundos, 1970
  • Pepi Sánchez, 1971
  • El hombre de las nieblas, 1971
  • Viaje a los centros de la tierra, 1972
  • Mester de novelista, 1972
  • La séptima carta, 1976
  • Introducción a la literatura del siglo XX (Ensayo de epistemología literaria), 1976
  • Consideraciones sobre un mundo peor, 1978
  • Literatura y disidencia, 1980
  • Encuesta detrás de lo visible, 1980
  • Literatura y disidencia, 1980.
  • Los Derechos Humanos y la novela del siglo XX, 1981
  • Informe último sobre el reino H, 1981
  • Marthe ou la seconde guerre, 1982.
  • Persécutez Boèce!, 1983.
  • Un sepulcro en el cielo, 1987.
  • Reconquista del descubrimiento, 1992
  • Las claves del crepúsculo, 1996

Notoj

  1. Ornea, 1995, pp. 116, 245.
  2. Ornea, 1995, p. 433.
  3. Ornea, 1995, pp. 447-448, 457-458.
  4. 1 2 Rotaru, Marilena. «Întoarcerea lui Vintilă Horia (2)». Memoria.ro (en rumana).
  5. Wagner, Richard (2a de Aprilo 2007). «A writer in the cold war». Neue Zürcher Zeitung. (en angla en signandsight.com el 30a de Aprilo 2007).
  6. Eiroa San Francisco, 2011, p. 488.
  7. «Radio Romania International - Vintila Horia y el escándalo del Premio Goncourt». Radio Romania International. Konsultita la 9an de Januaro 2022.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.