Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Krampo. |
Krampo, vinkto aŭ agrafo estas U-forma metalpeco, kutime el kuprita aŭ zinkita ŝtalo. La krampo ligas inter du aŭ plurajn paperfoliojn aŭ similajn.
Necesas krampilo por ligi la foliojn. Kelkaj krampiloj ebligas ankaŭ fikson de folioj survanden, surmuren aŭ sur specialajn afiŝtabulojn.
Ekzistas malkrampiloj por malfiksi krampojn, sed postrestos du truoj en ĉiu folio.
Specialaj krampoj kaj krampiloj ekzistas por
- fabriki kestojn el kartono aŭ ligno
- uzo en konstruado, pri tio laŭ Francisko Azorín krampo estas Metala peco, kun unu aŭ ambaŭ ekstremoj anguligitaj k. akrigitaj, por forte kunigi, fiksi du aĵojn.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana krapfo (hoko). Kaj li aldonas la terminon krampi, por kunigi per krampo du lignaĵojn, du ŝtonojn, k.c.[2]
- kunligi randojn de vundo en medicino; prapopoloj jam uzis kapojn de mordintaj formikoj kiel vundo-krampoj
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 119.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.