Vilmos Kun | |
---|---|
Vilmos Kun | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1926 en Győr |
Morto | 16-an de septembro 2015 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Olsavszky |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Vilmos Kun [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kun Vimos estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Éva Olsavszky.
Vilmos Kun[1][2] naskiĝis la 15-an de marto 1926 en Győr, li mortis la 16-an de septembro 2015 en Budapeŝto.
Biografio
Vilmos Kun akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1955. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Várkonyi kaj Imre Apáthi. Li komencis sian aktoran karieron province en Teatro Kisfaludy, poste laŭvice en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), Teatro Csokonai (Debrecen), denove en Kaposvár. Inter 1980–1982 li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), pli poste li estis fondinta membro de Teatro Katona József. Li ofte havis filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1967-2009.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Puck
- Reĝo Lear - Gloster
- Kiel Plaĉas al Vi - Le Beau
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - pastro
- Hamleto - 2-a tombofosisto
- Julio Cezaro - Cicero
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Hlestakov; Korobkin
- Anton Ĉeĥov:
- La mevo - D-ro Dorn
- Ivanov - grafo Ŝebelskij; Jegoruska
- Tri fratinoj - Ferapont
- Ĉeriza ĝardeno - Firs
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Budapesti mesék (1976) – barbiro
- Szirmok, virágok, koszorúk (1984) – prizonestro
- A tékozló apa (1992) – Shammal
- Buhera mátrix (2007) – onklo Bandi
- Coming out (2013) – Mr. Szabó
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Henry Fonda, Fritz Lang, Christopher Lee, Ronald Reagan, Morgan Woodward[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Ficzek úr (1974)
- 33 névtelen levél (1986) – onklo Lajos
- Helyet az ifjúságnak! (1995) – onklo János
- Egy rém rendes család Budapesten (serio, 2007) – onklo Béla
- Kányadombi indiánok (2011) – avo
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.