Vilma Orosz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Orosz Vilma Erzsébet |
Naskiĝo | la 2-an de septembro 1906 en Miskolc (Hungario) |
Morto | la 12-an de februaro 1970 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Vilma Orosz [oros], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Orosz Vilma Erzsébet estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto. Ŝia kuzino estis Júlia Orosz.
Vilma Orosz naskiĝis la 2-an de septembro 1906 en Miskolc, ŝi mortis la 12-an de februaro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
Vilma Orosz frekventis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi, ŝi faris la ekzamenojn en Teatro Magyar kaj teatro de Újpest. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Kisfaludy de Győr. Inter 1926 kaj 1931 ŝi apartenis al Teatro Király, tamen interrompe ŝi havis rolojn en 1927 en Teatro Városi. En 1931 ŝi havis rolojn en Berlino, poste ŝi hejmenvenis kaj ŝi ludis en pluraj teatroj en Budapeŝto, lastfoje en 1958. En la 1940-aj jaroj ŝi ofte estis partoprenantoj de operetoj aŭdeblaj en la Hungara Radio. Ŝi estis ankaŭ talenta dancisto de operetoj.
Elektitaj teatraj roloj
- Imre Kálmán:
- A csárdáskirálynő - Stázi
- A montmartre-i ibolya - Ninon
- Youmans–Caesar: Mersz-e Mary? - Nanette
Ŝiaj filmaj roloj
- Forog az idegen (1936)
- Döntő pillanat (1938) – provinca subreto
- Aranypáva (1943) – cirkisto