Vilma Bánky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vilma Bánky en 1927 | |||||
Persona informo | |||||
Vilma Bánky | |||||
Naskiĝo | la 9-an de januaro 1898 en Nagydorog (Hungara reĝlando) | ||||
Morto | la 18-an de marto 1991 en Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono) | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Viktor Bánky vd | ||||
Edz(in)o | Rod La Rocque vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1919– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vilma Bánky [bAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánky Vilma estis hungara aktoro. Ŝi apartenis al la plej famaj hungaraj aktoroj en mutaj filmoj. Ŝia frato estis Viktor Bánky, ŝia edzo estis Rod La Rocque. Ŝia familia nomo ĝis 1927 estis Koncsics [konĉiĉ].
Vilma Bánky naskiĝis la 9-an de januaro 1898 (laŭ aliaj fontoj la naskiĝo okazis en alia tempo) en Nagydorog, ŝi mortis la 18-an de marto 1991 en Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono).
Biografio
Vilma Bánky lernis en Budapeŝto, poste ŝi estis tajpistino. Ŝi studis en privata filmaktora lernejo de Géza von Bolváry kaj Ilona Mattyasovszky, fine ŝi ricevis lecionojn de Artúr Somlay. Ŝi debutis en Teatro Belvárosi, ekde 1919 ankaŭ en filmo en Berlino. En la sekvaj jaroj ŝi havis konstante rolojn en hungaraj, aŭstraj, germanaj, francaj mutaj filmoj. Ŝia kariero leviĝis, kiam en 1925 ŝi iris al Holivudo kun granda reklamado. Ŝi estis partneroj de Rudolph Valentino, Garry Cooper kaj Ronald Colman. En 1927 ŝi edziniĝis. Depost periodo de la mutaj filmoj ŝia kariero malleviĝis, ĉar ŝi ne parolis angle perfekte. Kelkfoje ŝi havis rolojn en Broadway, lastfoje en 1933. Ŝi okupiĝis pri aĉetadoj-vendadoj de nemoveblaĵoj kaj ŝi helpis al hungaroj, kiuj vizitis ŝin. Ŝi estis ankaŭ golfisto, ŝi aĝis 80, kiam ŝi foje golfis. En 1969 ŝi vidviniĝis, poste ŝi plene retiriĝis.
Elektitaj teatraj roloj
- ’’Tavaszi szerelem’’ (1920; hungara filmo)
- ’’Im letzten Augenblick’’ (1920, auxstra-germana-hungara filmo)
- ’’Der Zirkuskönig’’ (1924, auxstra-franca filmo)
- ’’The Dark Angel’’ (1925, germana-usona filmo)
- ’’The Eagle’’ (1925, usona filmo) - Miss Mascha Troekouroff
- ’’The Son of the Sheik’’ (1926, usona filmo) - Yasmin
- ’’The Rebel’’ (1933, usona.germana filmo)
Memorigiloj
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Vilma Bánky kun Rudolph Valentino
- Vilma Bánky kun Rudolph Valentino
- Vilma Bánky kun Rudolph Valentino