Villarta de San Juan | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Komarko | Manĉa Centro | ||
Poŝtkodo | 13210 | ||
Retpaĝaro | Ayto de Villarta de San Juan | ||
Politiko | |||
Urbestro | Felicia Bascuñana (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 061 (2010) | ||
Loĝdenso | 46,37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 14′ N, 3° 25′ U (mapo)39.2377119-3.4219336Koordinatoj: 39° 14′ N, 3° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 626 m [+] | ||
Areo | 66,01 km² (6 601 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villarta de San Juan [+] | |||
Villarta de San Juan [bijArta desanĥuAn] (V. de Sankta Johano) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas villarteros. La censita populacio en 2010 estis de 3.061 loĝantoj kaj la denseco estas de 46,37 loĝ/km².
Situo
Villarta de San Juan estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 626 m. La areo de ties teritorio estas de 66.01 km².
Ĝi apartenas al jurisdikcio de Manzanares kaj limas norde kun Puerto Lápice, oriente kun Herencia, sude kun Manzanares kaj okcidente kun Arenas de San Juan.
Distanco al aliaj lokoj
- Ciudad Real: 63 km
- Daimiel: 30 km
- Manzanares: 28 km
- Alcázar de San Juan: 36 km
- Tomelloso: 53 km
- Puerto Lápice: 11 km
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
Estis antaŭromia kaj romiaj seteljoj, tiu lasta ĉe kruciĝo de vojŝoseoj kaj ponto. Post la konkero de la teritorio al islamanoj, la Ordeno de Sankta Johano respondecis pri la teritorio kaj ankoraŭ aperas en la nomo de la vilaĝo. En dokumento de 1343 aperas mencio de la vilaĝo kiel trapasejo Villaharta. Kaj fonda dokumento estas de 1236. Estis mezepoka trikultura loĝantaro: nome juda (10 %), araba kaj kristana. La domaro koncentriĝis ĉirkaŭ la preĝejo kiu konstruiĝis sur iama fortikaĵo. Villarta aŭ Villa Harta signifas premata, koncentrata ene de murego.
Dum la Hispana Milito de Sendependigo komence de la 19a jarcento pro batalo la vilaĝo detruiĝis. Dum la 1960-aj jaroj la populacio malpliiĝis pro elmigrado al industriaj areoj.
Vidindaĵoj
- Romia ponto, rekonstruita mezepoke.
- Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, malfrugotika, nune ne uzata kiel preĝejo.
- Turo de la Horlaĝo, de la 17a jarcento.
- Preĝejo de Nia Sinjorino de la Paco, moderna, kun vitraĵoj.
- Ermitejo de Sankta Kristoforo.
- Placo de la Paco kun urbodomo kaj riĉulaj domoj.
- Parko Arenales (Sablejoj).
- Naturaj areoj.