Valbroye | |
---|---|
Blazono de Valbroye | |
Granges-près-Marnand, komunumo Valbroye | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 557855 / 179246 (mapo)46.7630555555566.8869444444445Koordinatoj: 46° 46′ N, 6° 53′ O; CH1903: 557855 / 179246 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2710 |
Areo | 33,57 km² |
Alteco | 473 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1523-1525, 1534-1536, 1682 |
Komunumkodo | 5831 |
Mapoj de Valbroye: supre situo de Valbroye en la Distrikto Brojo sube mapo pri la baloto de la kuniĝo verdaj partoj favoraj nun apartenantaj al la nova komunumo ruĝaj neaj restantaj sendependaj | |
Valbroye (en Esperanto ankaŭ Valbrojo) estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2 710 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La sidejo de la komunuma administracio troviĝas en Granges-près-Marnand.
Geografio
Valbroye situas en la Svisa Mezlando en la ebenaĵo de la rivero Brojo. La komunumo konsistas el du ne ligitaj teritorioj, kiujn tranĉas la friburga eksklavo Surpierre. La norda parto konsistas el la vilaĝoj Cerniaz, Seigneux kaj Villars-Bramard, la suda parto el Combremont-le-Grand, Combremont-le-Petit, Sassel, Granges-près-Marnand kaj Marnand.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 33,57 km², de kiuj 25,3% estas kovritaj de arbaro, 66,8% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La norda komunumparto limas en nordo al Les Montets (FR) kaj Ménières (FR), en nordnordoriento al Fétigny (FR), en oriento al Trey , en sudoriento al Châtonnaye (FR), en Villarzel, Henniez, Villeneuve (FR), Surpierre (FR), Cheiry (FR), Prévondavaux (FR) kaj Denezy, en sudokcidento al Vuissens (FR), en okcidento al Champtauroz, en nordokcidento al Treytorrens, kaj en nordnordokcidento al Nuvilly (FR).
Trafiko
Tra la suda komunumparto pasas antaŭ ĉio la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La ĉefa vojo tra la norda komunumparto estas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Estavayer-le-Lac al Laŭzano. La norda komunumparto estas konektita al la publika transportreto pere de la trajnlinio de Payerne al Palézieux, tra la cetera komunumo pasas diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj.
Historio
La komunumo estis fondita la 1-an de julio 2011 per kunigo de la ĝis tiam sendependaj komunumoj Cerniaz, Combremont-le-Grand, Combremont-le-Petit, Granges-près-Marnand, Marnand, Sassel, Seigneux kaj Villars-Bramard. Origine al la komunumkuniĝo devintus aliĝi ankaŭ la komunumoj Dompierre, Champtauroz, Henniez kaj Treytorrens. Post kiam en la baloto Dompierre, Henniez kaj Treytorrens malakceptis la kuniĝon ankaŭ Champtauroz malaliĝis al la projekto.[3]
La unua dokumenta mencio de Granges-près-Marnand datiĝas el la jaro 881 kiel Graniacense. En Granges estis trovitaj diversaj restaĵoj el la bronzepoko kaj proksimume 20 tomblokoj el la frua mezepoko. Dum mezepoko Granges-près-Marnard apartenis al la Katedralkapitolo Laŭjano kaj al la Priorejo Payerne. En la jaro 1536 Granges estis konkerita de Berno kaj apartenis al la Voktejo Moudon kaj la Subvojktejo Villarzel.[4]
Cerniaz estis la unuan fojon menciita en la jaro 1444 kiel Sernia. Post la konkero fare de Berno ĝi ankaŭ apartenis al la Voktejo Moudon.[5]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Valérie Favez, Fabienne Abetel-Béguelin, Gilbert Marion: Valbroye (2011-10-24)
- ↑ Fonto: Valérie Favez: Granges-près-Marnand en Historia Leksikono de Svislando (2007-01-16)
- ↑ Fonto: Valérie Favez: Cerniaz en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-16)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Valbroye – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|