Villares de Órbigo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24288 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 567 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 28′ N, 5° 55′ U (mapo)42.470555555556-5.9088888888889Koordinatoj: 42° 28′ N, 5° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 827 m [+] | ||
Areo | 25,85 km² (2 585 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villares de Órbigo [+] | |||
Villares de Órbigo [biLJAres deORbigo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco en tradicia komarko Ribera del Órbigo ĉe la rivero Órbigo. Villares de Órbigo estas komprenata etimologie kiel "Vilaĝoj de la rivero Órbigo".
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Moral de Órbigo, San Feliz de Órbigo, Santibáñez de Valdeiglesias, Valdeiglesias kaj Villares de Órbigo, okupas totalan areon de 25,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 587 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 39 km de Leono, provinca ĉefurbo kaj limas kun Benavides de Órbigo, Santa Marina del Rey, San Justo de la Vega, Hospital de Órbigo kaj Villarejo de Órbigo.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado, ĉasado, fiŝkaptado kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado).