Villar de Peralonso | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37147 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 6° 13′ U (mapo)41.033611111111-6.2166666666667Koordinatoj: 41° 2′ N, 6° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 821 m [+] | ||
Areo | 31,66 km² (3 166 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Villar de Peralonso estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco. Villar de Peralonso estas tradukebla etimologie al Vilaĝo de Pedro Alonso.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Sahelicejos, Sardón de los Álamos kaj Villar de Peralonso, okupas totalan areon de 31,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 241 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
![](../I/Iglesia_de_Villar_de_Peralonso_2.jpg.webp)
La areo estis loĝata jam dum prahistoriaj tempoj: oni trovis dolmenon kun konservita tombejo. La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento kaj eble tiu Pedro Alonso estris la reloĝadon post la Reconquista. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo. Meze de la 20-a jarcento estis mino de uranio ĝis la 1970-aj jaroj. Poste restis laborado por potfarado. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis. La urbestro estas de dekstra partio PP.