Villaornate y Castro | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24222 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 345 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 5° 33′ U (mapo)42.184722222222-5.5497222222222Koordinatoj: 42° 11′ N, 5° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 735 m [+] | ||
Areo | 48,28 km² (4 828 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaornate y Castro [+] | |||
Villaornate y Castro [biljaorNAte iKAStro] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castrofuerte kaj Villaornate, okupas totalan areon de 48,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 318 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la 1980-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 50 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Toral de los Guzmanes, Valencia de Don Juan, Villabraz, Algadefe, Villamandos, Fuentes de Carbajal, Campazas kaj Villaquejida.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).