Villanueva de Guadamejud | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16812 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio Gómez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 75 (2016) | ||
Loĝdenso | 2,45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 13′ N, 2° 30′ U (mapo)40.2247704-2.5049178Koordinatoj: 40° 13′ N, 2° 30′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 30,61 km² (3 061 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanueva de Guadamejud [+] | |||
Villanueva de Guadamejud [biĝaNŬEba degŭadameĤUD] (Nova Urbo de G.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La censita loĝantaro en 2016 estis de 75 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,45 loĝ/km².
Situo
Villanueva de Guadamejud estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 30,61 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°13′29″N 2°30′18″Ok. Ĝi situas proksime de Huete sur malalta ebenaĵo inter montoj.
Historio
Tradicie estis elfositaj grotaj vinkeloj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de Guadamejud, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de Guadamejud kie oni alvenis al la nunaj 75. Estas ioma rekuperado pro reveno de elmigrintoj.
Estas instalaĵo por rura turismo, trinkejo, gastejo nome Albergue Serranilla.
Ekonomio
Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.