Villalbilla de Burgos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09197 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 495 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 107 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 21′ N, 3° 47′ U (mapo)42.346944444444-3.7791666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 3° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 832 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villalbilla de Burgos [+] | |||
Villalbilla de Burgos [biljalBIlja deBURgos] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Villalbilla estas etimologie komprenebla kiel Blanka Vilaĝeto.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 454 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male akiris mil loĝantojn pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo ekde la komenco de la 20-a jarcento.
Ĝi distas 9 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas sude de la rivero Arlanzón. Ĝi limas kun Tardajos, Burgos, San Mamés de Burgos, Buniel, Albillos kaj Villagonzalo Pedernales. Ĝi enhavas la loĝlokojn Villacienzo kaj Renuncio. En jaroj de nemoveblaĵa veziko disvolviĝis en Villalbilla nova kvartalo nomita Las Villas del Arlanzón, proksime al la industria zono Villalonquéjar, el kiu oni konstruis nur 300 loĝejojn el 1700 planitaj.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Villalbilla de Burgos formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833, kiel registrita en la Censo de Floridablanca de 1787. Estis reĝlanda jurisdikcio kun vicurbestro.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj ĉefe funkciado kiel dormurbo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.