Villalbarba | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47113 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 36′ N, 5° 13′ U (mapo)41.603055555556-5.2130555555556Koordinatoj: 41° 36′ N, 5° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 721 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villalbarba [+] | |||
Villalbarba [biljalBARba] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 21,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 109 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 56 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la riveroj Hornija kaj Bajoz.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Villalbarba dependis de la Grafo de Villanueva del Cañedo en la 16-a jarcento kaj de la stato de Alcañices. En la 18-a jarcento ĝi apartenis al Jurisdikcia Teritorio kaj Provinco de Toro. Estas referencoj al ekzistado de kastelo kaj gvatoturo -kiu estis uzata por konstruo de la preĝejo post inundoj fine de la 16-a jarcento- kaj de jurisdikcia pilorio de kio nun restas nenio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento de gotik-mudeĥara stilo.