Villagrande Strisaili · Biddamanna Istrisàili
Villagrande Strisaili
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 58′ N,  30′ O (mapo)39.9666666666679.5Koordinatoj: 39° 58′ N,  30′ O (mapo)
Alto super marnivelo 750 m
Areo 210,80 km²
Loĝantaro 2972 (2023)
Loĝdenso 14 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Arzana, Desulo (NU), Fonni (NU), Girasole, Lotzorai, Orgosolo (NU), Talana kaj Tortolì
Patrono Sankta Gabrielo (ĉefanĝelo)
Festa tago 1-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj villagrandesi (itale) aŭ biddamannesos (sarde)
Poŝtkodo 08049
Imposta kodo L953
Kodo laŭ ISTAT 091101
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo

Villagrande Strisaili - jen itale, sarde Biddamanna Istrisàili - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Villagrande Strisaili estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Villagrande Strisaili ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 972 loĝantoj. Kristana patrono estas la ĉefanĝelo sankta Gabrielo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaraj komunumoj estas Arzana, Desulo (NU), Fonni (NU), Girasole, Lotzorai, Orgosolo (NU), Talana kaj Tortolì.

La unua parto de ĝia nomo estas simple la itala traduko (granda vilaĝo) de la sardia loknomo Bidda Manna, kiu deriviĝis de la latina Villa Magna; do iel ĝi revenis al siaj radikoj. La dua parto Strisaili devenas de la sarda Tres Ailes (tri ŝafejoj).

Eksteraj ligiloj

la nuraga komplekso "S'Arcu 'e Is Forros"


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.