Villacarriedo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of Cantabria | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 674 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 14′ N, 3° 49′ U (mapo)43.229444444444-3.8091666666667Koordinatoj: 43° 14′ N, 3° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 211 m [+] | ||
Areo | 50,74 km² (5 074 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](../I/Villacarriedo_(Cantabria)_Mapa.svg.png.webp)
Villacarriedo [biljakaRJEdo] estas municipo en centrorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera.
Geografio
![](../I/Palacio_de_So%C3%B1anes.JPG.webp)
Ĝi limas norde kun Saro kaj Villafufre, sude kun Vega de Pas kaj Selaya, okcidente kun Santiurde de Toranzo kaj oriente kun San Roque de Riomiera. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera, trafluata de la rivero Pisueña, ĉefa alfluanto de Pas.
La areo enhavas herbejojn kaj senarbarigitajn montetojn; krome estas indiĝenaj arbaroj de kverkoj kaj fagoj, kie abundas naturaj bestoj.
Demografio
Por areo de 50,74 km² estas 1 625 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 1 636 loĝantoj (2016) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:
![](../I/Abionzo-iglesia-de-san-cristobal-2019-a.jpg.webp)
- Abionzo, 142 loĝ., 4 el kiuj dise.
- Aloños, 147 loĝ., 35 el kiuj dise.
- Bárcena de Carriedo, 125 loĝ., 34 el kiuj dise.
- Pedroso, 50 loĝ., 8 el kiuj dise.
- Santibáñez, 217 loĝ., 94 el kiuj dise.
- Soto, 20 loĝ., ĉiuj dise.
- Tezanos, 379 loĝ., 123 el kiuj dise.
- Villacarriedo (ĉefurbo), 552 loĝ., 2 el kiuj dise.
La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam; oni perdis milon da loĝantoj ekde tiam.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2005 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2.417 | 2.563 | 2.502 | 2.613 | 2.774 | 2.463 | 2.485 | 2.354 | 2.224 | 2.097 | 1.758 | 1.699 |
Fonto: INE
Ekonomio
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 36,9 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 15,1 % al la konstruado, 10,8 % al industrio kaj 37,2 % al triaranga sektoro.
Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejoj ĝenerale, kaj precize la Palaco de Soñanes, la farinmuelejo de Santibáñez, la Lernejo Calasanz, kaj aliaj domegoj kaj blazondomoj.
Bildoj
- Antaŭa fasado de la Palaco de Soñanes
- Lernejo Calasanz