Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vilhelmo la 1-a |
Vilhelmo la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Skotoj | |||||
Regado | de la 9-a de decembro 1165 ĝis la 4-a de decembro 1214 | ||||
Antaŭulo | Malkolmo la 4-a | ||||
Sekvanto | Aleksandro la 2-a | ||||
Persona informo | |||||
Uilliam mac Eanric William I the Lion | |||||
Naskonomo | Uilliam mac Eanric (malnovskotgaele), Uilleam mac Eanraig (skotgaele) | ||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1143 en Huntingdon, Cambridgeshire, Anglio | ||||
Morto | 4-a de novembro 1214 en Stirling | ||||
Tombo | Abatejo de Arbroath | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Skotlando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dunkeld | ||||
Patro | Henriko de Skotlando, princo | ||||
Patrino | Ada de Warenne | ||||
Gefratoj | Margaret of Huntingdon, Duchess of Brittany • Ada of Huntingdon • Malkolmo la 4-a • David of Scotland vd | ||||
Edz(in)o | Ermengarde de Beaumont | ||||
Infanoj | Margaret de Skotlando, Grafino de Kent; Isabella de Skotlando, Grafino de Norfolk; Aleksandro la 2-a; Marjorie | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vilhelmo la 1-a, aŭ Vilhelmo la Leono (n. 1162 aŭ 1163, m. la 4-an de decembro 1214) estis reĝo de Skotlando de 1165 ĝis 1214.
Reĝiĝo
Li iĝis reĝo post la morto de sia frato Malkolmo la 4-a la 9-an de decembro 1165, kaj kroniĝis la 24-an de decembro 1165. Malkolmo estis religiema kaj korpe malforta. Kontraste, la ruĝhara Vilhelmo estis forta viro kaj efika reganto. Li akiris la kromnomon "la Leono" pro sia standardo kun ruĝa leono forkvosta.
Northumbrio
En 1152 li heredis la titolon Grafo de Northumbrio, sed en 1157 Henriko la 2-a (Anglio) devigis lin cedi tiun titolon. Post kiam li iĝis reĝo, Vilhelmo klopodis regajni Northumbrion. En 1173 li invadis nordan Anglion, dum la grafoj de Flandrio kaj Boulogne, la franca reĝo kaj Henriko la Juna Reĝo invadis Normandion. Li malsukcesis kapti Newcastle kaj la kastelon de Prudhoe, kaj, ne dezirante longajn sieĝojn, revenis en Skotlandon. La sekvantan jaron li denove invadis Northumbrion, kun pli granda armeo kaj flandraj dungsoldatoj, kaj duan fojon malsukcese atakis la kastelon de Prudhoe. Poste li sieĝis Alnwick. Lia armeo tro dissterniĝis. Dum la nebula nokto de la 11-a de julio trupo de ĉirkaŭ 400 anglaj kavaliroj alvenis al Alnwick, trovis la skotan reĝon protektatan de nur ĉirkaŭ sesdek batalistoj, mortis la ĉevalon de Vilhelmo, kaptis lin, kaj venigis lin en ĉenoj al Newcastle, de kie li estis sendata al Northampton kaj poste al Falaise en Normandio. Liaj soldatoj reiris al Skotlando, kiun armeo de Henriko okupis.
Traktato de Falaise
Per la Traktato de Falaise (decembro 1174) Vilhelmo aĉetis sian liberigon kaj regnon per agnosko de Henriko kiel feŭda superulo kaj per promeso ke la skotoj pagos la koston de la angla okupado de Skotlando per impostoj. En 1175 li formale ĵuris fidelecon al Henriko ĉe la kastelo de Jorko.
Vilhelmo promesis ankaŭ ke Henriko elektus lian edzinon. Ĉe Woodstock li edziĝis en 1186 al Ermengarde de Beaumont (n. ĉ. 1170). Ermengarde estis filino de Rikardo de Beaumont kaj Konstanca Fitzroy, nelegitima filino de Henriko la 1-a (Anglio). La doto estis la Kastelo de Edinburgo. La geedezeco ne estis tre kontentiga.
En 1189 Henriko la 2-a mortis kaj lia filo Rikardo iĝis reĝo de Anglio. Por trovi pli da mono por sia krucmilitado, Rikardo nuligis la Traktaton de Falaise kontraŭ dek mil arĝentaj markoj.
Posta vivo kaj morto
Laŭdire en 1206 Vilhelmo sanigis homon malsanan pro skrofolo en Jorko.
Vilhelmo mortis ĉe Stirling en 1214 kaj entombiĝis en la abatejo de Arbroath.
Infanoj
Vilhelmo kaj Emmengarde havis kvar gefilojn:
- Margareta (1193-1259), kiu edziĝis al Huberto de Burgh (1-a Grafo de Kent)
- Izabela (1195-1253), kiu edziĝis al Roĝero Bigod (4-a Grafo de Norfolk)
- Aleksandro la 2-a (Skotlando) (1198-1249)
- Marjorie (Margareto, 1200-1244), kiu edziĝis la 1-an de aŭgusto 1235 al Gilberto Marshal (4-a Grafo de Pembroke). Ŝia edzo mortis dum turniro la 27-a de junio 1241.