La Vilhelmanoj (latine Ordo Fratrum Eremitarum Sancti Wilhelmi, germane Wilhelmiten), estis romkatolika ordeno kiu inter la 12-a kaj la 18-a jarcentoj oftis en la Sankta Romia Imperio kaj en Francujo. Oni ne konfuzu ilin kun alia movado, kelkfoje ankaŭ nomata "Vilhelmanoj", kiu estis reformmovado benediktana de abato Vilhelmo el Hirsau (ĉ. 1030–1091).[1]
Historio
La ordeno estiĝis el ermitejo de sankta Vilhelmo (mortis 1157) en Malavalle ĉe Castiglione della Pescaia el kiu iĝis la unua monaĥejo. Papo Gregorio la 9-a donis al tiu ĉi juna komunumo eklezian aprobon sub la kondiĉo ke ili vivu laŭ la Benediktana regulo.[2] Poste la ordeno etentiĝis en Italujo, Francujo kaj norde de la Alpoj.
Meze de la 13-a jarcento estis fundamentaj ŝanĝoj. Pro la papa buleo Licet ecclesiae catholicae de papo Aleksandro la 4-a pluraj ermitaj ordenoj estis kunfanditaj kun la almozpetantaj de la aŭgustenanoj. La vilhelmana ordeno do ĉesis en 1256 kaj la eksaj monaĥoj iĝis aŭtomate ermitoj aŭgustenanaj. Post adaj intervenoj de kelkaj eksaj Vilhelmanoj, la papo reinstalis la klostran gruparon en 1266.[3]
En Francujo oni nomis la Vilhelmanojn pro iliaj frokoj ankaŭ "blankmanteluloj" (Blancs-Manteaux). Ili posedis priorejojn ĉe Louvergny apud Rethel (fondis en 1249 grafo Johano de Rethel) kaj Montrouge apud Parizo (la dua ilia priorejo en Francujo; fondiĝo en la dua duono de la 13-a jarcento). En 1297 estis klostro en Parizo kie ili anstaŭigis la aŭgustenanojn. La domo pariza troviĝis en la nuna 4-a arondismento de Parizo ĉe la norda flanko de rue des Blancs Manteaux, tie kie komenciĝas nun la strato rue des Guillemites. Ankaŭ en Lieĝo estas memoro pri ili ĉar tuta urbokvartalo nomiĝas por ili, Guillemins. Tien la Vilhelmanoj estis venintaj en 1287 kaj ĉirkaŭ ilia monaĥejo estiĝis setlejo.
Post la forigo de la monaĥejoj en Aŭstrio sub imperiestro Jozefo la 2-a, la Gräfinthal-monaĥejo en Mandelbachtal estis la lasta sur teritorio de la Sankta Romia Imperio. Per buleo ĝin estingis la 24-an de novembro 1785 lia papa moŝto Pio la 6-a post peto fare de la restintaj frokuloj.
Monaĥejoj
Germanujo
Badeno-Virtembergo
- Freiburg im Breisgau (Freiburg im Breisgau) 1262-1682
- Monaĥejo Mengen (Mengen) 1282-1725
- Monaĥejo Mühlbach (Eppingen) 1290-1546
- Monaĥejo Oberried (Oberried), 1252-1507 kaj 1682-1725
Bavario
- Monaĥejo Bedernau (Breitenbrunn), 1250-1263
- Monaĥejo Schönthal (Schönthal), 1250-1263
- Monaĥejo Seemannshausen (Gangkofen), 1255-1263
Brandenburgio
- Monaĥejo sur Frauenberg (Lübben (Spreewald)) 1497-1543
Hesio
- Monahejo Eschwege (Eschwege) 1291-1527
- Monaĥejo Freienhagen (Waldeck-Freienhagen), 1411-1527
- Monaĥejo Limburg (Limburg an der Lahn) antaŭ 1298-1568
- Monaĥejo Witzenhausen (Witzenhausen) 1294-1527
Nordrejn-Vestfalio
- Monaĥejo Paradies (Düren) 1252-1570
- Monaĥejo Falkenhagen (Lügde) 1427-1432
- Monaĥejo Grevenbroich (Grevenbroich), 1296-1628
- Monaĥejo Kleinburlo (apud Borken) 1361-1448
- Monaĥejo Mariengarden (Borken) 1245-1448
Rejnlando-Palatinato
- Monaĥejo Mainz (Mainz) 1364-mezo de la 15-a jc.
- Monaĥejo che Marko-kirko (Speyer) 1317-1500
- Monaĥejo Windsbach (Bacharach) 1288-antaŭ 1546
- Monaĥejo Marienpfort (Waldböckelheim) 1252-1559
- Monaĥejo Worms (Worms) 1299-1529
Saksio-Anhalto
- Monaĥejo Himmelpforten (Wernigerode) ĝis antaŭ 1253
Sarlando
- Monaĥejo Gräfinthal (Mandelbachtal), 1243-1785
Ŝlesvigo-Holstinio
- Monaĥejo Kuddewörde (Kuddewörde) 1495-1527
Turingio
- Gräfentonna (Tonna) 1396 ĝis Reformacio
- Monaĥejo Weißenborn (Ruhla) 1253-1536
- Monaĥejo Orlamünde (Orlamünde), 1331-1540
- Monaĥejo Rosenthal respektive Sinnershausen (Hümpfershausen) 1292-1530
- Monaĥejo Mülverstedt (Mülverstedt) antaŭ 1323-1540/5
- Monaĥejo Wasungen (Wasungen) 1299-1525/1545
Belgujo
- Alost
- Bernarphay aŭ Bernardfagne
- Beveren, Orienta Flandrio
- Bienvliet, nun urbokvartalo de Bruĝo
- Flobecq, 1283–?
- Lieĝo
- Nivelles, 1269–?
- Noordpeene, 1261–?[4]
Francujo
Italujo (elekto)
- Sant'Angelo apud Albana Lago
- San Guglielmo d'Acerona, inter San Casciano dei Bagni kaj Acquapendente
- Antimo-abatejo: 1291-1462;
- Eremitejo de Malavalle apud Castiglione della Pescaia
- San Maria dell'Assunta je Buriano
- Johano-abatejo je Palombara Sabina
- Sant'Antonio di Val di Carsia
- Miĥaelo-klostro je Monticchio
- Savinto-monaĥejo (Roccastrada)
- Kruco-kirko (Monterotondo Marittimo): ĉ. 1273
- Pankraco-kirko (Padule di Castiglione)
- Mario-Magdala-kirko je Montepescali
- Kviriko-abatejo apud Populonia
- Antimo-kirko je Piombino
Polujo
- Monaĥejo Lipiany, antaŭ 1256, poste ermitoj aŭgustenanaj; menciiĝo inter 1266 kaj 1290
Svisujo
- Monaĥejo Sion en (Klingnau), fonditis en 1269, venis en 1725 en la posedon de la klostro de St. Blasien.[5]
Ĉeĥujo
- Monaĥejo Pivoň, post 1250/1256, fondis ĝin bavaraj monaĥoj de Schönthal (Supra Palatinato); poste por aŭgustenanoj ermitaj
Referencoj
- ↑ Ernst Götzinger: Reallexicon der Deutschen Altertümer. Leipzig 1885, p. 1084 (tie ĉi interrete)
- ↑ Kaspar Elm: "Die Annahme der Benediktregel unter Gregor IX.", ĉe: Beiträge zur Geschichte des Wilhelmitenordens. p. 43 ss.
- ↑ "Die Union zwischen Wilhelmiten und Augustiner-Eremiten (1256-1266)". Ĉe: Beiträge zur Geschichte des Wilhelmitenordens, p. 108-119
- ↑ Baron de Reinsberg-Düringsfeld, Traditions et légendes de la Belgique. Tome I, 1870 PDF
- ↑ Anton Kottmann: Art. "Sion bei Klingnau AG, Wilhelmiten". Ĉe: Helvetia Sacra, III: Die Orden mit Benediktinerregel, volumo 3: Die Zisterzienser und Zisterzienserinnen, die reformierten Bernhardinerinnen, die Trappisten und Trappistinnen und die Wilhelmiten in der Schweiz. A. Francke Verlag, Bern 1982, p. 1111–1128.
Literaturo
- Kaspar Elm: Beiträge zur Geschichte des Wilhelmitenordens. Böhlau, Köln 1962. Itala traduko tie ĉi interrete
- Jörg Sonntag (eld.): Die Statuten der Wilhelmiten (1251-1348). Zeugnisse der Verfassung eines europäischen Ordens. Edition und Übersetzung. Schnell & Steiner, Regensburg 2018, ISBN 978-3-7954-3421-2 (eltiraĵo).