Vilcsi Mihályi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Krisztiány Vilma |
Naskiĝo | la 1-an de majo 1901 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 19-an de marto 1967 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ernő Mihályi |
Frat(in)o | Ernő Mihályi |
Edz(in)o | György Orth |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Vilcsi Mihályi [vilĉi mihAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihályi Vilcsi estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Krisztiány Vilma [kristiAni], ŝia frato estis Ernő Mihályi, ŝia edzo estis György Orth.
Vilma Krisztiány naskiĝis la 1-an de majo 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de marto 1967 en Budapeŝto.
Biografio
Vilcsi Mihályi akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1919. Ŝi debutis dum la Hungara Sovetrespubliko en "Infanteatro de Laboristoj". Baldaŭ ŝi havis rolojn ĉefe en kabaredo. En 1923 ŝi edziniĝis al futbalisto, poste ŝi retiriĝis de la scenejo. Post kelkaj jaroj ŝi eksedziniĝis, ekde 1930 ŝi daŭris la aktoradon en Bratislavo. Ŝiaj pli gravaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- trupo de Aladár Ihász (1938–1941)
- Nacia Teatro (Pécs) (1942-1944)
- Teatro Belvárosi (1947)
- Teatro Csokonai (Debrecen) (1948-1949)
- Teatro de Kecskemét (1949-1955)
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1957-1960).
Elektitaj teatraj roloj
- Molière: Tartufo - S-ino Pernelle
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Kamilla
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Mirigy
Elektitaj filmaj roloj
- A csodagyerek (1920)
- A gyimesi vadvirág (1921)
- Sári bíró (1943) – S-ino Varnyú
- Könnyű múzsa (1947)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.