Vilém Blodek | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Vilém František Plodek |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1834 en Prago |
Morto | 1-an de majo 1874 (39-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio |
Alma mater | Praga konservatorio |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pedagogo • ĥorestro • pianisto • universitata instruisto • muzikinstruisto |
Vilém BLODEK (3-an de oktobro, 1834 – 1-an de majo, 1874) estis ĉeĥa komponisto, kies opero En la puto estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendata post la milito de Verda Stacio.
Blodek studis en la Praga konservatorio flutadon kaj komponadon. Poste li laboris kiel muzik-instruisto, koncerta pianisto, ĥorestro kaj ekde 1860 li fariĝis profesoro de flutado en la Praga konservatorio. Lia kreado estas originale lirika, poezia kaj koloreca.
Listo de verkoj
- Koncerto D maĵora por fluto kaj orkestro
- Simfonio in d
- Clarissa (opero)
- En la puto (V studni, opero)
- Zítek (opero nefinita)
- kantoj, flut-komponaĵoj, preĝeja muziko
- Škola pro flétnu ("Lernolibro de flutado")
Eksteraj ligiloj
- Pli da informoj en Esperanto
- Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.