Viktorino Strigelo (1524-1569) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-a de decembro 1524 en Kaufbeuren, Germanio | ||||
Morto | 26-a de junio 1569 en Hajdelbergo, Germanio | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Erfurto Universitato de Jena Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo • universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Heidelberg • Leipzig vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Victorinus STRIGEL (naskiĝinta en la 26-a de decembro 1524 en Kaufbeuren, mortinta en la 26-a de junio 1569 en Heidelberg estis germana teologo.
Komence li estis studanto ĉe la universitato de Freiburg im Breisgau kaj frekventis la prelegojn de la katolika humanisto kaj aristotelano Johann Zink. Poste li studis en Wittenberg kaj estis disĉiplo de Filipo Melanktono. En 1548 li iĝis profesoro pri teologio en Jena - kie li konfliktis kun Matthias Flacius; jam antaŭe li estis preleginta ĉe la Universitato de Erfurto. Ĉar li implikiĝis en la t.n. sinergia kverelo (demando, ĉu la homo devas aktive kunlabori por esti salvita au ne), li iris al Leipzig, kie li profesoriĝis en 1563.
En 1567, kiam li estis en Heidelberg, li konvertiĝis al kalvinismo.
Verkoj (elekto)
- Loci theologici, Neustadt a. d. H. 1581-84
Literaturo
- Wolfgang Klose: Das Wittenberger Gelehrtenstammbuch: das Stammbuch von Abraham Ulrich (1549–1577) und David Ulrich (1580–1623). Mitteldt. Verlag, Halle 1999, ISBN 3-932776-76-3
- Johann Jakob Günter, Johannes Günther: Lebenskizzen der Professoren der Universität Jena seit 1558 bis 1858. Friedrich Mancke, Jena 1858
Eksteraj ligiloj
- Biografio ĉe ADB.
- Biografio ĉe la retpaĝaro de la universitato de Mainz. Arkivigite je 2014-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.