Viktoria de Svedio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kronprincino de Svedio | |||||
![]() Viktoria de Svedio, 2007 | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Victoria Ingrid Alice Désirée | ||||
Naskiĝo | 14-an de julio 1977 (46-jaraĝa) en Stokholmo, ![]() | ||||
Religio | Luteranismo (Eklezio de Svedio) | ||||
Lingvoj | sveda • germana • angla • franca vd | ||||
Loĝloko | kastelo Haga vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo • Enskilda Gymnasiet • Universitato Katolika de la Okcidento • Universitato Yale vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Bernadotte vd | ||||
Patro | Karolo la 16-a Gustavo vd | ||||
Patrino | Silvia de Svedio vd | ||||
Gefratoj | Karolo Filipo de Svedio • Madeleine de Svedio vd | ||||
Edz(in)o | Princo Daniel | ||||
Infanoj | Estelle de Svedio • Oskaro de Svedio vd | ||||
Parencoj | Kristiano, Kronprinco de Danio • Catharina-Amalia, Princess of Orange • Princess Ingrid Alexandra of Norway • Princess Éléonore of Belgium • Prince Constantine Alexios of Greece and Denmark • Leonore de Svedio • Princess Katharina of Saxe-Coburg and Gotha • Aleksandro de Svedio • Ian de Geer • Baroness Madeleine von Dincklage • Haroldo la 5-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato vd | ||||
Aktiva en | kastelo Haga vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Reĝa familio de Svedio | |
---|---|
![]() | |
Reĝa familio
# = vicnumero en | |
Victoria Ingrid Alice Désirée, kronprincino de Svedio kaj dukino de Vestrogotio, svede Västergötland, (naskiĝis la 14-an de julio 1977 en Stokholmo) estas la kronprincino (atendebla tronheredonto) de la reĝlando Svedio, la plej aĝa ido de reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia.
Princino Viktoria havas du gefratojn, princon Karolo Filipo (naskita la 13-an de majo 1979) kaj princinon Madeleine (naskita la 10-an de junio 1982).
Familio
Kronprincino Viktoria estas ekde 2001 en parrilato kun sveda gimnastikejestro Daniel Westling (naskita en 1973). La 24-an de februaro 2009 ili oficiale anoncis sian gefianĉiĝon. Ilia geedziĝo okazis la 19-an de junio 2010 en Stokholmo. Okaze de la edziĝo li akiris la titolon "lia reĝa alteco, princo Daniel, duko de Västergötland".
La 23-an de februaro 2012 Viktoria naskis filinon, princinon Estelle (plena nomo Estelle Silvia Ewa Mary), la unuan idon de Viktoria kaj Daniel. Ilia dua ido, princo Oskaro (Oscar Carl Olof), naskiĝis la 2-an de marto 2016.