Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Viktor Suvorov. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Suvorov (apartigilo).
Viktor Suvorov
Persona informo
Виктор Суворов
Naskonomo Владимир Богданович Резун
Naskiĝo 20-an de aprilo 1947 (1947-04-20) (76-jaraĝa)
en Barabash
Lingvoj rusa angla ukraina germana vd
Ŝtataneco Sovetunio Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Tver Military College Kyiv Military College of Frunze Military Diplomatic Academy of Moscow Q4125448 vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Alia nomo Viktor Suvorov Виктор Суворов Віктор Суворов vd
Okupo historiisto romanisto verkisto army scout milita historiisto vd
Aktiva dum 1981– vd
Verkado
Verkoj Aquarium 
Icebreaker 
M-Day vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Viktor SUVOROV (ruse Виктор Суворов) estas pseŭdonimo de la iama sekretserva agento kaj rusa verkisto Vladimir Bogdanoviĉ Rezun (ruse Владимир Богданович Резун) (naskiĝis la 20-an de aprilo 1947 en vilaĝo Barabaŝ, Ĉemara Regiono, Sovetunio).

Biografio

Viktor Suvorov estis oficiro de la Soveta Armeo kaj laboris en GRU, militista sekretservo de Sovetunio. Li estis pli poste sovetia diplomato ĉe UN en Ĝenevo. Li fuĝis el Ĝenevo la 10-an de junio 1978 al Britio, kie li petis politikan azilon. Suvorov laboris en Britio kiel novaĵagenteja konsilisto kaj docento. Li akiris famon kaj atenton per pridubitaj verkoj pri la Historio de Sovetunio, la Ruĝa Armeo, GRU kaj Specnazo.

Suvorov publikigis diversajn librojn pri siaj spertoj en la sovetia armeo kaj la militista novaĵagentejo. Krom tiuj, li publikigis plurajn librojn fine de la 1980-aj jaroj, en kiuj li skizis hipotezon pri preventa milita tezo, laŭ kiu Stalin volis post aneksoj de la 1939-40-aj jaroj preventan militon kontraŭ Mezeŭropo kaj Okcidenta Eŭropo.

Lastfoje li aperigis duan parton de trivoluma kritika trilogio pri marŝalo Georgij Ĵukov sub la titolo Mi reprenas miajn vortojn kaj ekrolis en filmo de pola reĝisoro Grzegorz Braun.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.