Viktor Rákosi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Kremsner Viktor | ||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1860 en Ukk | ||||
Morto | 15-an de septembro 1923 (62-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Party of Independence and '48 vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Szidi Rákosi • Jenő Rákosi • Béla Rákosi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Viktor RÁKOSI [rAkoŝi], hungare Rákosi Viktor estis hungara verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi. Li uzis la pseŭdonimon Sipulusz (ŝipulus). Liaj fratoj estis Béla Rákosi, Jenő Rákosi kaj Szidi Rákosi.
Viktor Rákosi naskiĝis, kiel Kremsner Viktor la 20-an de septembro 1860 en Ukk. Li mortis la 15-an de septembro 1923 en Budapeŝto.
Biografio
La tuta familio ŝanĝis nomon al Rákosi en 1867. Viktor Rákosi komence edukiĝis en Transilvanio, poste li frekventis lernejon en Budapeŝto, fine li ĵurnaladis kaj redaktadis. Ekde 1901 li estis elektita parlamentano en Hajdúnánás. En 1911 li paraliziĝis.
Verkoj (elekto)
- Verőfény (Sunobrilego), noveloj, 1886
- A bujtogatók (La ekscitantoj), romano, 1886
- Egy falusi Hamlet (Vilaĝa Hamleto), romano, 1891
- Rejtett fészkek (Kaŝitaj nestoj), noveloj, 1892
- Humoreszkek (Humoraĵoj), 1897
- Aranylakodalom, (ora muptofesto), teatraĵo, 1897, 1899
- Hős fiúk (Heroaj knaboj), porjunulara romano pri la liberecbatalo, 1900
- Tartalékos férj (Rezervista edzo), teatraĵo, 1901
- A sasok (La agloj), komedio, 1901
- Boldog idők, boldog emberek (Feliĉaj tempoj, feliĉaj homoj), romano, 1923
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.