Vigno NPIV (Vigna) estas genro el la plantfamilio de la Fabacoj (Fabaceae), tre parenca al fazeoluso, de pli-malpli volviĝantaj herboj kun trifolieraj folioj; tropika genro de ĉirkaŭ 150 specioj precipe el la Malnova Mondo, pluraj multe kultivataj por la homa nutrado ( i.a. por semoj kaj fruktoj) i.a. Vigna angularis (azukio) Vigna radiata (mungo) Vigna subterranea (voandzeo), Vigna umbellata (rizvigno) kaj Vigna unguiculata (okulvigno en diversaj subspecioj).
Vidu ankaŭ
- Listo de legomoj
- Fazeoluso
- Fazeolo
- Fabo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.