En ĵurnalista etiko kaj amaskomunikila etiko, la termino "vido el nenie" priskribas specon de falsa neŭtraleco, per kiu ĵurnalistoj erarigas la publikon, kreante la impreson, ke kontraŭaj partioj de afero havas egalan ĝustecon kaj validecon, eĉ kiam la vero aŭ malvero de la asertoj de la partioj estas reciproke ekskluzivaj kaj kontroleblaj per diligenta esploristo kiu faras kontrolon de la menciitaj faktoj. La amaskomunikila kritikisto kaj profesoro pri ĵurnalismo Jay Rosen estas rimarkinda uzanto de la termino kaj kritikanto de la praktiko, kaj Rosen mem pruntis la terminon el la libro el 1986 La vido el nenie de la filozofo Thomas Nagel.
Superrigardo
La celo de objektiva kaj senbiasa raportado ("nur la faktoj") ofte lasas subjektivajn decidojn pri la signifo kaj valoro de faktoj al interpreto. Sed foje la faktoj de iu rakonto povas havi finitan aron de raciaj signifoj. En tia kazo, ĵurnalisto devas klare difini la faktojn, kiuj estas membroj de tiu aro, kaj tiujn, kiuj ne estas membroj.
Ĵurnalisto, kiu ne helpas la publikon taksi la plej racian aron de faktoj, elektis la vidon el nenie. Ĉi-tio malutilas al la spektantaro, permesante, ke ili povas fari konkludojn de rakonto, kiu inkludas malverajn eblojn. Ĝi pliigas konfuzon aŭ produktas malbonajn konkludojn kie ili ne alie ekzistas. La vido el nenie povas rezulti de maldiligenta aŭ fuŝa raportado same facile kiel la aktiva mem-cenzuro de valida kritiko. Per elsendado de la vido el nenie al multaj homoj, la aro de eblaj veroj (kun eraraj inkludoj) estas aktive (re-)konfirmata foje kaj refoje por la publiko. Pro la unu-al-multa naturo de amaskomunikiloj, tio povas gvidi grandajn grupojn da normale raciaj homoj al malbonaj decidoj.
La verkisto Elias Isquith argumentis, en artikolo por la gazeto Salon, ke "la vido el nenie ne nur kondukas al fuŝa pensado sed efektive lasas la leganton malpli informita ol se ŝi simple legus senhonte ideologian fonton aŭ eĉ, en kelkaj kazoj, nenion ajn".