La vida sistemo estas parto de la sensa sistemo kaj de la nerva sistemo. Ĝi permesas al organismo vidi. Ĝi interpretas informon de la videbla spektro kreante prezentaĵon de la mondo ĉirkaŭa la korpo. La vida sistemo havas la kompleksan taskon konstrui tridimensian mondon el dudimensia projekcio de tiu mondo.
Malsamaj specioj povas vidi malsamajn partojn de la lumspektro. Ekzemple, abeloj povas vidi ultraviolon, kaj iuj serpentoj vidas infraruĝon.
Ĉefaj partoj
La ĉefaj partoj de la vida sistemo de mamuloj estas:
- la okulo, ĉefe la retino
- la optika nervo
- la optika krucigo
- la optika vojo
- la laterala ĝeneca nukleo
- la optika radiado
- la vida kortekso
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.