Vicién | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22190 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 139 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 3′ N, 0° 26′ U (mapo)42.056388888889-0.44083333333333Koordinatoj: 42° 3′ N, 0° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 394 m [+] | ||
Areo | 13,759051 km² ( 137 5.9 051 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vicién [+] | |||
Vicién [biZJEN] (en aragona Bizién aŭ Vicién) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas okcidente de la valo de la rivero Isuela proksime al provinca kaj komarka ĉefurbo, tute sude de Chimillas. La loĝloko Vicién mem (394 msm) estas je 9 km nordokcidente de Huesca (laŭ ŝoseo HU-V-8102 al la A-1212). Proksimaj loĝlokoj estas Buñales kaj Tabernas de Isuela, ambaŭ apartenantaj al la municipo Ŭesko.
Historio
Oni diras, ke la lokonomo Vicién plej verŝajne devenas el la latina persona nomo Vicens aŭ Vicentius (Vincento).
Plej frua mencio estas el 28a de Aprilo 1083, kiam la reĝo Sanĉo Ramírez de Aragono cedis al la Monaĥejo de San Juan de la Peña la impostadon de Vicién. [1]
La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Vicién akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 356 loĝantoj en 1900 ĝis 113 en 2005 kaj poste apenaŭ plialtiĝis (male al aliaj loĝlokoj same proksimaj al la provinca ĉefurbo) ĝis nunaj 128 loĝantoj (2022) pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo, krom servoj propraj de dormurbo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo kaj ekstere naturaj lokoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ (Ubieto Arteta, Cartulario de San Juan de la Peña, n.º 241).
Bibliografio
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)