VfL Bochum | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | VfL Bochum 1848 Fußballgemeinschaft e. V. | ||
Fondita | 14-a de aprilo 1938 | ||
Stadiono | Rewirpower-stadiono | ||
Kapacito | 29 299 | ||
Prezidanto | estraro Wilken Engelbracht kaj Christian Hochstätter (stato julio 2014) | ||
Trejnisto | Peter Neururer | ||
Ligo | dua germania ligo de futbalo | ||
2021/22 | 13-a pozicio | ||
| |||
La asocio Verein für Leibesübungen Bochum 1848 – Fußballgemeinschaft, mallonge VfL Bochum, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la industria urbo Bochum de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi en sia nuna formo fondiĝis en 1938, sed antaŭaj organizaĵoj fontas jam el 1848. Klubaj koloroj estas bluo kaj blanko. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu nun konkuras en la dua nacia ligo de futbalo, sed en parto de sia historio ankaŭ havis signifan rolon en la unua germania ligo de futbalo, nomata Bundesliga. Tamen la klubo havas teamojn ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj, de viroj kaj de virinoj, de plenkreskuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj. Temas pri la disciplinoj atletiko, badmintono, basketbalo, dancado, gimnastiko, hokeo, manpilko, naĝado, skermado, tabloteniso, teniso kaj volejbalo.