VfB Stuttgart
kluba emblemo
futbala klubo
Kluba nomo Verein für Bewegungsspiele
Stuttgart 1893 e-a de V.
Fondita la 9-an de septembro 1893
Stadiono Mercedes-Benz-Arena en Stutgarto
Kapacito 60 441
Prezidanto Wolfgang Dietrich
Trejnisto Hannes Wolf
Ligo unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2021/22 15-a pozicio
Oficiala retejo  www.vfb.de
Hejme
Ekstere

La VfB Stuttgart (prononco [FAŬefbe: ŜTUTgart], oficiala nomo Verein für Bewegungsspiele Stuttgart 1893) estas sporta klubo el la urbodistrikto Bad Cannstatt de la germania urbo Stuttgart (Stutgarto). La klubo en februaro 2012 havis 43 866 membrojn, kaj tiutempe estis la oka plej granda sporta klubo de Germanio (kaj la plej granda de la federacia lando Baden-Virtembergo). La klubo aparte konatas pro sia profesia vira teamo de futbalo: ĝi krom en du sezonoj ĉiam estis membro de la plej alta germania ligo de futbalo - Bundesliga, kvinfoje iĝis germanaj ĉampionoj kaj trifoje gajnis la nacian pokalon de futbalo (DFB-pokalo). En la "eterna tabelo" de la nacia ligo Bundesliga la teamo havas la kvaran| pozicion.

Krom la futbalistoj de la klubo, ankaŭ la sportistoj el la sekcio de atletiko gajnis aparte multajn sportajn titolojn kaj medalojn. Krome la klubo havas sekcojn pri futbala arbitraciado, pugnopilko, hokeo, tabloteniso kaj manpilko. En tiuj kvin sekcioj laŭ la stato de somero 20123 aktivas nur neprofesiaj sportistoj.

Siajn hejmajn matĉojn la unua futbalteamo havas en la stadiono Mercedes-Benz Arena, en la parko Neckarpark en la urbodistrikto Bad Cannstatt de Stutgarto. Tutproksime situas la kluba areo kun plia stadiono, pluraj pliaj trenejoj kaj klubejo.

Internaciaj sukcesoj de la profesia futbala teamo

  • UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA: dua pozicio en 1989, duonfinalo (do tria pozicio, kune kun plia teamo) en 1974 kaj 1980
  • Dua pozicio en la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj en 1998
  • UEFA-Intertoto-pokalo: unua pozicio en 2000 kaj 2002
la kluba stadiono Mercedes-Benz Arena en 2011


Jürgen Klinsmann kiel trejnisto de la germana nacia teamo de futbalo - sian futbalistan karieron li komencis en la stutgarta klubo

Konsisto de la profesia futbala teamo en la sezono 2022/23

nomo ĉemiza numero nacieco naskiĝdato
golisto
Sebastian Hornung1Germanio13 feb 2001
Nicolas Glaus28Ĉeĥio10 maj 2002
Kilian Scharner33Aŭstrio6 jan 2003
defendo
Mattis Hoppe2Germanio23 jul 2003
Jonas Weik3Germanio31 mar 2000
Jakov Šuver4Germanio22 jan 2003
Anrie Chase5Japanio24 mar 2004 (sub-19)
Rei Okada14Japanio25 jan 2002
Marvin Schuster15Aŭstrio19 apr 2003
Patrick Kapp16Germanio20 jul 1997
Lukas Griebsch19Germanio28 okt 2003
Moussa Cissé21Francio29 apr 2003
Dominik Nothnagel29Germanio28 dec 1994
Luca Bazzoli32Germanio01 nov 2000
mezo
Lukas Laupheimer6Germanio10 apr 2003
Jordan Meyer7Germanio26 mar 2002
Jérémy Landu8Belgio02 jan 2002
Raul Paula10Germanio25 jan 2004 (sub-19)
Rilind Hetemi18Kosovo11 feb 2002
Jannis Boziaris Γιάννης Μπόζιαρης23Grekio10 apr 2003
Charalampos Babis Drakas16Germanio04 feb 2003
Marco Wolf31Germanio05 feb 2001
Julian Kudala35Germanio18 jan 2002
atako
Noah Ganaus13Germanio19 jan 2001
Sven Schipplock22Germanio08 nov 1988
Lukas Sonnenwald27Germanio09 feb 2003
Kevin Grimm30Germanio14 feb 2001

Elstaruloj en la 2010-aj jaroj estis

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.