Vezia | |
---|---|
Blazono de Vezia | |
Mezepoka kulturejo San Marino en Vezia | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Vezia |
Koordinatoj | 46° 1′ 32″ N 8° 56′ 19″ O / 46.02556 °N, 8.93861 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 32″ N 8° 56′ 19″ O / 46.02556 °N, 8.93861 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1917 |
Areo | 1,39 km² |
Alteco | 370 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6943 |
Komunumkodo | 5231 |
Mapo de Vezia |
Vezia estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1917 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Vezia situas sudoriento de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la urbeca vilaĝo Vezia kun la kvartaloj San Martino, Cassina kaj Pian Gallina.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,39 km², de kiuj 23,0% estas kovritaj de arbaro, 16,5% servas por agrikulturo kaj 59,7% por setlado.[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Vezia limas en nordo al Cadempino, en nordoriento al Cureglia, en oriento al Porza en sudoriento al Savosa en sudo al Lugano, en sudokcidento al Bioggio, kaj en okcidento al Manno.
Trafiko
Tra Vezia pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono al Lugano kaj alveturejvojo al la aŭtvojalveturjo Lugano-Nordo de la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas okcidente de la komunumo laŭlonge de la komunumlimo. Pere de bus- kaj trolejbuslinioj de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Vezia datiĝas el la jaro 1467 jam sub la aktuala nomo Vezia. En San Martino ekzistas restaĵoj de romia tegelfarejo kaj de mezepoka fortikaĵo, kie en la jaro 1297 estis atestita havaĵoj de la katedrala kapitolo de Como kaj en la jaro 1392 de la hospitalo Santa Maria de Lugano. En la 17-a jarcento Vezia ricevis la privilegian statuson de aŭtonoma komunumo de la Voktejo Lugano. [3]
Bildaro
- Vilao Negroni en Vezia
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vezia – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|