Tiu ĉi artikolo temas pri komunumo en Svislando. Vidu ankaŭ la artikolon Veyrier-du-Lac pri komunumo de Francio 40 kilometrojn pli sude.
Veyrier
Blazono de Veyrier
Veyrier
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto(Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj 46° 10′ 0″ N  11′ 0″ O / 46.16667 °N, 6.18333 °O / 46.16667; 6.18333 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 0″ N  11′ 0″ O / 46.16667 °N, 6.18333 °O / 46.16667; 6.18333 (mapo)
Nombro de loĝantoj9849
Areo6,46 km²
Alteco425 m super marnivelo
Poŝtkodo1255
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Veyrier

Veyrier estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 11 609 loĝantoj sur areo de 6,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 786 loĝantoj/km², kaj do la komunumo havas preskaŭ la grandecon de urbo.

Geografio

La komunumo Veyrier kun tre urbeca karaktero situas ĉe la suda bordo de la rivero Arve sude de la kantona ĉefurbo Ĝenevo. La origina vilaĝo Veyrier estis en la jaro 1816 distranĉita per la landlimo inter Francio kaj Svislando. La franca parto de la malnova vilaĝo (Pas de l'Echelle) apartenas hodiaŭ al la franca komunumo Étrembières. Al la komunumo krom la ĉefvilaĝo mem apartenas la lokoj Pinchat, Vessy kaj Sierne. Veyrier komplete kunkreskis kun ĝiaj najbaraj komunumoj, kiuj formas kune integran parton de la aglomeraĵo de Ĝenevo.

Norde de la komunumo jam sur franca teritorio situas la monto Salève, kiu estas ŝatata ekskursocelo de Ĝenevanoj. Al la monto kondukas aertelfero, kies vala haltejo estas sur franca teritorio rekte apud la landlimo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,53 km², de kiuj 13,8% estas kovritaj de arbaro, 33,2% servas por agrikulturo kaj 50,4% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Veyrier limas en nordokcidento al Carouge, en nordnorokcidento al la kantonĉefurbo Ĝenevo, en nordo al Chêne-Bougeries, en nordoriento al Thônex, en oriento al Étrembières (Francio), en sudoriento Bossey (Francio), en sudokcidento al Troinex, kaj en okcidento al Plan-les-Ouates.

Trafiko

Ĝis en la 1950-aj jaroj Veyrier estis konektita kun Ĝenevo per tramo, kiu tiam estis anstataŭigita per la hodiaŭaj buslinioj.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn okcidente en Carouge al la franca aŭtovojo A40 ekzistas alvetureblo 4 kilometrojn oriente en Annemasse.

Historio

Dum mezepoko Veyrier apartenis al Savojo. En la jaro 1770 Veyrier atingis la rangon de Grafejo. En la jaro 1816 Veyrier estis atribuita al la Respubliko Ĝenevo, kiu samtempe kiel Kantono Ĝenevo aliĝis al Svislando.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.