Evoluo de vestoj tra epokoj

Vestokostumo estas aro de vestaĵoj (foje ankaŭ nomitaj vestoj), kiun surmetas homoj por ne esti nudaj. Kelkaj vestaĵoj kovras la torson, la brakojn, kaj la krurojn; aliaj kovras la manojn (ekzemple gantoj), la piedojn (ŝuoj) aŭ la kapon (ĉapelo).

La kategorio vesto ekskluzivas diversajn aferojn, kiujn homoj ofte kunportas, surmetas aŭ alimaniere montras ĉe la korpo: dorsosakon, monujon, ombrelon, lambastonon kaj aliajn uzaĵojn. Ankaŭ ŝminko, parfumo, juvelaro kaj similaj ornamaĵoj, hararanĝo, tatuoj aŭ aliaj fenomenoj de la korpo mem ne estas parto de la vesto.

Historio

Originoj kaj prauzado

Pediculus humanus, nome la homa pediko adaptiĝis antaŭ 70 000 jaroj por vivi en la vestaĵoj kaj ne en la homa haŭto.

Laŭ arkeologoj kaj antropologoj, vestaĵoj originiĝis pro la neceso ŝirmi kaj protekti la korpon disde naturaj elementoj kiel la malvarmaj klimatoj kiujn devis fronti la praaj homedoj en la glaciepokoj.[1] Estas reale malfacile precizigi en kiu preciza momento de la historio la homoj ekuzis vestaĵojn, ĉar certe la unuajn vestaĵojn oni prilaboris el materialoj de tre rapida malkomponigo. Normale la organika materio malkomponiĝas en ĉirkaŭ 4 semajnoj, kaj la celulozo, elprenita el vegetalaj materialoj kutime malkomponiĝas en unu jaro. Tial la utila vivo de la unuan vestaĵoj estis konsiderinde malalta.[2] Tial okazis ĉe la histoj de animala deveno kaj de la foliaro. Branĉoj, folioj kaj herbo estis uzitaj ligitaj ĉirkaŭ la korpo por protekti ĝin kaj ŝirmi ĝin; tiun uzadon de la foliaro kiel vestaĵaro oni konsideras la unua tipo de vestaĵoj. Tial ne estas ĝusta pruvaro 100 % tute verigebla kiu indikas la precizan momenton de la historio en kiu oni kreas la vestaĵon.[3] Tial la historiajn ĉirkaŭkalkulojn pri la origino de la vestaĵoj oni faris per supozoj logik-sciencaj bazitaj sur aliaj esploroj kaj malkovroj arkeologiaj: unuaj pingloj jam ekzistis antaŭ 40 000 jaroj, kaj ili jam estis uzataj por la prilaborado de vestaĵoj kun alta grado de komplekseco; el tio oni povas elpreni la konkludon ke jam multe antaŭe oni uzis vestaĵojn de pli facila prilaborado.

La proksimuma dato de la origino de la vestaĵoj estas de antaŭ 170 000 jaroj. Tiun supozon oni bazas sur studoj realigitaj pri pedikoj de la homo, kiuj evoluis kaj adaptiĝis por povi vivi en la vestaĵoj. La studo de la genetika ĉeno de la pediko indikis, ke antaŭ ĉirkaŭ 70 000 jaroj la pediko translokiĝis el vivado en la haŭto por vivir en la vestaĵoj.[4][5] Tiujn opiniojn kaj esplorojn oni multe debatas kaj neniu estas universale akceptita.[6][7][8]

Prahistorio kaj Antikveco

Fine de la lasta glaciepoko proksimume ĉirkaŭ la jaro 10 000 a.n.e., la homoj disponis de multaj pliaj loĝeblaj lokoj kaj ekestabliĝis en fiksaj loĝlokoj kaj setlejoj. Tial okazis pliiĝo de la loĝdenseco kaj tial la manĝaĵoj kaj la produktoj derivitaj de la ĉasado ege elĉerpiĝis kaj pro neceso kontentigi la nutrobezonojn startis la praktiko de agrikulturo kaj brutobredado, kiu rezultis finfine en la adoptado de teksopraktikoj kiel la kultivado de kotono kaj hartondado de ŝafoj por la akiro de lano.[9] Tiuj estus la unuaj bazoj de la tekstila tekniko. Depende de la geografia loko la diversaj loĝantaroj uzis diferencajn tekstilajn fibrojn por la fabrikado de siaj vestaĵoj; prie Rafael Ballester en sia verko Historia de la humanidad, verkis jenon:

Bronza kolringo, propra de la Metalepoko, utila kombine kun tunika vestaĵo.
Citaĵo
 «...La nuraj vestomaterialoj konataj en la okcidenta antikveco estis lano kaj lino; la kotono, konata en Hindio, Egipto, Ĉinio kaj antaŭkolumba Ameriko, kaj la silko, konata en Ĉinio kaj Hindio jam antaŭ pli ol tri mil jaroj, ne estis alportitaj al Eŭropo ĝis komenco de nia erao, kaj la sekreto de la fabrikado de la silko, zorge gardita fare de ĉinoj, estis malkovrita kaj enkondukita en Okcidenton en la 6-a jarcento». 
 [10]

La diversaj popoloj kaj civilizacioj jam establitaj ekdisvolvis siajn apartajn vestomanierojn, kaj oni startis uzadi vestaĵojn kun religiaj kaj kulturaj celoj. La transira periodo konata kiel neolitiko estis epoko de granda tekstila disvolviĝo; pere de la enkonduko de elementoj kiel la tekstila tekniko kaj la malkovro de novaj procezoj kiel la laboro de la kupro, multaj el la kulturoj tiam ekzistantaj montris grandan progreson en la fabrikado de vestaĵoj.

Citaĵo
 «Dum la neolitika periodo oni disvolvis la tekstilan teknikon, derivitan de la kestofarado kaj de la permana interplektado, sen uzado de teksilo, de longaj fibroj.»... «Las culturas neolíticas desarrollaron, además de la agricultura y ganadería, el gusto por el adorno personal: narigueras que atraviesan el séptum nasal, collares de dientes o de placas de hueso o concha, brazaletes, etc.»[11] 

Antikva Egipto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikva Egipto.
Egiptaj bildoj en la tombo de la pastro-skribisto Najt, en kiuj videblas la vestaĵoj uzitaj en Antikva Egipto.

La vestaĵoj estis uzataj ĉefe de la altaj klasoj de Antikva Egipto. Ili estis fabrikitaj nur el vegetalaj fibroj kiel lino, junko, kano, palmo kaj papiruso, sed ĉefe el lino.[12] La pli malaltklasaj personoj uzis kutime nur zontukojn el lino. La ĉefa vira vestaĵo estis la ŝendito, nome tipo de malgranda jupo el lino kiu ĉirkaŭis la talion kaj ligiĝis al tiu per ia zono.[4][12] Ĉirkaŭ la jaro 1580 a.n.e. aperis la tuniko nomita kulasari kiun kun la suŝ aŭ mantelo oni konsideris vestaĵon ekskluziva de faraonoj kaj de altranguloj. La ina vestaĵo konsistis el longa tuniko, striktita al la korpo, nomita bluzo. La blankaj bluzoj estis por malaltrangaj virinoj, dum la ruĝecaj bluzoj estis por pli altrangaj virinoj; normale la bluzojn oni dekoris per abundaj laĉoj plurkoloraj kiuj pendis el la talio. Poste oni aldonis novajn vestostilojn por virinoj. En la Nova Imperio aperis nova serio de tunikoj, konsistantaj en larĝaj kaj travideblaj tunikoj diverskoloraj, al kiuj oni aldonis bluzon aŭ vestaĵon kiu pasis inter la mamoj kaj pendis el la kolo pere de ŝelko. La faraonoj, reĝinoj kaj altnivelaj regantoj uzis ĉapel-harararanĝojn kiel maniero de socia distingo, elstare la klafto por viroj, kiu konsistis en rigidtola kvadrato kun dukoloraj strioj, apogita sur la fronto kaj pere de du bendoj fiksita al la nuko. La klafto de la faraono estis multe pli distingita ĉar sur la fronto montris gravuritaj la sanktajn simbolojn de la serpento kaj la nizo. La militista vestaĵaro egiptia ne montris grandajn ŝanĝojn rilate al la civila vestaĵaro; dum multa tempo ĝi estis komponita de la ŝentio aldonante koltipon kiu pendis el tiu. Poste, jam en la Meza Imperio ĝin oni plifortigis per speco de antaŭtuko fabrikita el ledo.[12]

La arkeologia registro ple antikva konata pri teksita estas precize egipta. Temas pri la vestaĵo de Tarĥan, malkovrita en la arkeologia kuŝejo de Tarĥan fare de la egiptologo William Matthew Flinders Petrie en 1912.[13] La lastaj pruvoj pere de radiokarbono realigitaj al montraĵo de tiu vestaĵo en la Universitato de Oksfordo establis, ke la vestaĵon oni prilaboris antaŭ pli ol 5 000 jaroj: kun precizeco de 95% oni ĉrikaŭkalkulas, ke la vestaĵon oni manfaris proksimume inter la jaroj 3482 kaj 3102 a.n.e. Tiu trovitaĵo posedas nekompareblan arkeologian valoron, ĉar la plimulto de antikvaj vestaĵoj prilaboritaj el vegetalaj fibroj ne survivis al la tempopaŝo nek al la malkomponiĝado.[14][15]

Antikva Grekio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikva Grekio.
Veturvestaĵo de Antikva Grekio, el kiu formis parton la ĥitono, tipa vestaĵo de Antikva Grekio.

La vestaĵaron de Antikva Grekio oni fabrikis plej ofte el lino kaj lano. La antikvgrekaj vestaĵoj estis simplaj, sed per aparta fabrikmaniero ili sukcesis krei belan, rimarkindan kaj komfortan vestaĵaron. La antikvgrekaj vestaĵoj estis kurioze nekudritaj, ĉar temis pri simplaj drapaj ortanguloj penditaj el la ŝultroj kaj ligitaj al la talio pere de zono kiel speco de tuniko.[16] Kutime la viran dorson oni ne kovris, scepte en ritaroj aŭ religiaj ceremonioj en kiuj ofte oni uzis mantelojn el animalaj feloj; same kiel la dorso, ankaŭ la kapon oni ne kovris, sed kelkaj personoj kutime uzis ĉapon el felo nomita pileo aŭ ĉapelon kun la nomita petaso.[16] La tipa vestaĵo, kaj ina kaj malina, estis la ĥitono, kiu konsistis en speco de ortangula tubo pendita el la ŝultroj kaj ligita al la supra parto de la brakoj; la ĥitonoj pendis ĝis la maleoloj, sed kelkajn malmultajn stilon pli mallongajn uzis atletoj kaj sportistoj, kiam ili ne sportis nude aŭ preskaŭ nude.[17]

La ina vestaĵaro, krom la ĥitono, konsistis en jupo kun falbaloj eltenita per zono striktita al la talio, akompanata per eleganta kaj bela antaŭtuko. Oni ne uzis internajn vestaĵojn, sed la virinoj uzis tolan zonon aŭ korsaĵon por teni la mamojn.[18][12] La virinaj vestaĵoj estis kutime multe pli fajnaj kaj delikataj kompare kun la viraj vestaĵoj, sed la veraj lulsaĵoj de virinoj estis iliaj juveloj kaj harararanĝaĵoj, inkluzive de kombiloj kaj eĉ de falsaj hararoj.[19]

La uzado de ŝuoj estis trr komuna, sed ĉefe eksterhejme. Tiu ŝuo nomita karbatine estis ledaj sandaloj, konsistantaj en simpla peco el ledo ligita al la piedo per laĉoj. La uzado de tia ŝuo daŭris ĝis la jaro 1000 n.e.[20]

La militista vestaĵo estis multe pli rezistanta kaj el pli fortaj materialoj, kiel ledaj kirasoj, metalaj skvamoj, bronzaj kaskoj kaj tibiingoj.[12] Tamen la militistoj uzis ankaŭ la tipajn vestaĵojn kiel la himation; eĉ oni diras, ke la militistoj portis al bataloj siajn plej bonkvalitajn vestaĵojn ĉar eblis ilia morto en kampanjo, pro kio ili portis sian plej valoran kiel simbolon de bona sorto kaj fortuno.[21]

Antikva Romo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikva Romo.
Togo.

Fabrikita el lino kaj ĉefe el lano, la vestaĵoj de la Antikva Romo estis aparte simpla. La tipa vestaĵo jen por viroj jen por virinoj estis la tuniko. En la antikva Romio la vestaĵojn oni klasigis en du tipoj; nome la interna vestaĵaro nomita indumenta; kaj la ekstera nomita amictus. Kiel internaj vestaĵoj oni uzis vindojn aŭ tukojn por protekti la korpon disde la malvarmo. La togo (latine toga) estis la ĉefa ekstera vira vesto, portata sur la tuniko, konsistanta el vasta lana tuko, kiun oni drapire volvis ĉirkaŭ la korpo, lasante libere la dekstran brakon. Ĝi longis 5 metrojn kaj larĝis 3 metrojn. La koloro estis ordinare blanka, sed dum funebro oni portis malhelan. La eminentaj oficistoj havis purpur-orlan togon. La togo de la sieĝinta militestro dum la triumfo estis tute purpurkolora, brodita kun oraj palmofolioj. La konkurantoj por iu oficejo pretigis sian togon al bela blanko (Togati candida, el tio originas la vorto candidatus-kandidato).

La graveco de tiu toga vestaĵo influis eĉ la tipajn skulptaĵojn, kiuj montris abunde kaj realisme la faldojn kaj plisojn de la togotuko, fakte kiel montro de la socipolitika kategorio de la portretito. Tamen la togo, komuna vestaĵo dum la epoko de Julio Cezaro, estis laŭgrade deflankigita fare de ĉiaj sociaj klasoj de la Romia Imperio. Komence de la 4-a jarcento, la togon uzis nur ĉefe senatanoj en la Senato kaj en ceremoniaj eventoj. Laŭlonge de la jarcento, la togon anstataŭis la paenula (simila al sudamerika ponĉo) ĉiutage kaj ĉiuklase. Alia populara vestaĵo en la finaj jaroj de la Okcidenta Romia Imperio estis la pallium, ĉefe ĉe filozofoj kaj aliaj fakuloj. Pro eksteraj influoj, ĉefe el Ĝermanaj popoloj, la romianoj adoptis tunikojn tre similajn al tiuj uzitaj de la ĝermanoj kun kiuj ili interagadis en la finaj jaroj de la imperio, kaj adoptis ankaŭ pantalonojn kaj ĉapelojn kiel la pileus pannonicus. La paludamentum (tipo de militista vestaĵo) estis uzita nur de la Imperiestro de Romo (ekde la regado de Aŭgusto, la unua imperiestro) dum la dalmatiko (uzita ankaŭ de la kristana pastraro) ekdisvastiĝis tra la tuta imperio.[22]

Eŭropa Mezepoko

Franka nobelo vestanta ian pantalonon.

La enirado de la ĝermanaj popoloj en la Romia Imperio transformis la vestokutimon. La militestroj vestis romie pasinte la landliman pomoerium. Gvidante trupojn —ĉefe ĝermanajn— ili vestis kulotojn, kiel tiuj popoloj. Okazis vestadaptado ambaŭflanke: la ĝermanoj uzis tunikon pli mallongan ol la romia por jelpi la batalmovadojn. Pere de verkoj de Paŭlo Diakono, oni scias, ke la vestaĵaro de lombardoj estias malpeza kaj ĝenerale el lino, simila al tiu de anglosaksoj, ornamita per ampleksaj orloj diverskoloraj. La ŝuoj estis malfermaj ĝis preskaŭ la pinto de la dikfingro, subtenitaj per interplektitaj rimenoj.

Ĝenerale, oni konas plej bone la vestaĵojn uzitajn de princoj. Por ekzemplo, pri la aspekto de Karolo la Granda, lia biografo Eginhardo rakontis, ke tiu uzis la nacian vestaĵaron de frankoj: sur la korpo ĉemizon kaj linan kalsonon; supre, silkan tunikon broditan kaj mallongan pantalonon, bendojn ĉirkaŭ la kruroj kaj la piedoj, kaj veŝto el felo de lutro aŭ rato, kiu protektis liajn dorson kaj bruston. Nur en grandaj festotagoj oni uzis juvelojn por ornamado, por ekzemplo, ĉe glavoj. La ĝermanaj reĝoj estis nomitaj reges pelliti (felreĝoj) ĉar ili kutime uzis felojn, dekomence eble kontraŭ malvarmo kaj poste kiel luksaĵo kaj ornamo. Poste oni ekuzis vestaĵojn el ledo. Paŭlo Diakono mencias vestaĵon el felo de rangifero "kun formo de longa tuniko ĝis la genuoj". La virina vestaĵo estis plej ofte ankaŭ longa tuniko ĝis la piedoj, kaj sur tiu oni metis la stola, kaj eksterhejme oni uzis la palla, granda survestaĵo kun bordo per kiu oni povis eĉ ŝirmi la kapon.

La mantelojn oni ligis per fibuloj el valoraj metaloj kiuj portis inkrustitajn juvelojn. Sub la ekstera vestaĵaro, la virinoj vestis tunikon el lino kaj la fascia, speco de vindaĵo por elteni la mamojn. En la 14-a jarcento, la virina vestaĵaro estis ampleksa ĉe la brusto por montri la plej grandan parton de sia korpo kaj tre mallarĝa ĉe la talio. Oni uzis manikojn de tre diferencaj formoj kaj longajn vostojn trenitajn surtere. La ŝuoj, foje ornamitaj per felo el ermeno estis ĉefe de senpinta pinto, kaj oni uzis ankaŭ sandalojn nur por ŝirmi la plandon. Kolringoj, broĉoj kaj fingroringoj iĝis pli ekstravagancaj, kuriozaj kaj valoregaj. Pro tia troiga luksomontremo, kelkaj aŭtoritatoj klopodis por bremsado de tiu kutimaro.

Damo de Flandrio, 15-a jarcento.

En 1365, Bolonjo kompilis statuton per kiu oni rajtis montri certajn luksaĵojn nur fare de altrangaj personoj. Por ekzemplo en Venecio, nur la doĝedzino kaj ŝiaj filinoj rajtis uzi perlojn, kaj nur dum la periodo en kiu la koncerna doĝo plenumas sian postenon. Ankaŭ la uzado de feloj estis iel malhelpita, precize ĉe multekostaj feloj. La importado aŭ la loka produktado iĝis esencaj faktoroj por difinitaj vestaĵoj, same kiel la preteco distingiĝi disde aliuloj, la neceso alproksimiĝi al pli altrangaj grupoj ene de la socia hierarkio aŭ la influo en centroj de povo.[23]

Renesanco

La Renesanco estis enorma kultura florado en Eŭropo. La tekstila industrio estis tre forte ligita al la agado kaj ekonomio de la burĝaro, pro kio ekde tiu epoko ekzistis jam modo ekskluziva por la meztavolaj sociaj klasoj. Koltukoj kaj naztukoj estis varo kiu limigis la tiamajn sociajn klasojn: la nura sektoro kiu raĵtis uzi ĝin laŭjure estis la nobelaro.

La modo ekgraviĝis kaj eĉ iĝis ĉiutaga priokupo por la riĉa burĝaro. La vestaĵojn oni ekkonsideris investado, pro kio oni dediĉis tempon al ties bontenado kaj riparado. La uzado de ĉemizo, kamizolo kaj gainkorseto, fare de viroj, kaj de roboj kaj jupoj fare de virinoj, iĝis konstanta kutimo ĝis la 17-a jarcento.[24]

La modo kiel ĝenerala tendenco startis en tiu epoko ĉar la vestaĵaro perdas siajn universalajn karakterojn kaj ĉiu nacio deziris diferenciĝi disde la cetero, kaj tiel oni elpensis detalojn kaj unikajn, diferencajn kaj diferencigajn, kaj samtempe la vestaĵaro iĝis simbolo de la riĉeco kaj de la povo.[25] La tiama vestaĵaro estas karakterizabla laŭ la influo de landoj kiel Francio, Italio, Hispanio kaj Anglio.

Same kiel okazis en Antikva Egipto ĉe pentraĵoj kaj gravuraĵoj kaj en Romio ĉe la skulptaĵoj, kiuj povis montri kiaj estis la tiamaj vestaĵoj, simile el la Renesanco la realismaj pentraĵoj, ĉefe de gravuloj montris kiaj estas la tiamaj vestaĵoj ĉefe de la altrangaj klasoj kaj niveloj.

Francio

Portreto de Diane d'Andouins kaj de ŝia filino. 16-a jarcento.

La modo de la itala vestaĵaro faris fortan influon sur la franca modo. La robo de la 15-a jarcento montris similan stilon; oni vestis ĝin sur ĉemizo kaj korsaĵo, kiu ricevis transformon por malfermiĝi kun formo de triangulo montranta la ĉemizon. Oni vestis vualon prilaboritan el velurosilko, kiu estis ornamita per juvelaro kaj brodaĵoj; tiu vualo nomiĝis touret.

La dekoltaĵo tiam plue estis kvadrata, kaj ĝi estis kovrita meze de la 16-a jarcento pere de «krispo» ornamita per tolaĵoj kun perloj. Al krispo oni aldonis altan kolumon, ornamitan per voluma punto; tiu tipo de kolumo poste estis nomita «Mediĉa». La feloj estis ofte uzataj ĉefe kiel subŝtofo. La influo de la itala modo sur la franca estis rezulto de la influo de la kortegoj de Karlo la 8-a kaj de Francisko la 1-a, kiu estis dunginta multajn italajn artistojn: tiuepoke Francio havis multajn posedaĵojn en Italio.[25]

Hispanio

La hispana modo pintis ekde 1525 post la regado fare de Francisko la 1-a kaj dum la regado de Henriko la 2-a en Francio.[25]

La formo de la busto en tiu epoko estis fortika, dekoltita kaj fermita: tial la manikoj konfuziĝas kun la formo de vira kamizolo. La robo havis tre etendan formon el malsupre supren, kun dikaj manikoj kiu fermiĝis ĉe la pulsoj. En la malsupra parto la virinoj vestis krinolinon tre similan al la franca, sed tiom abundan kaj larĝan, ke oni devis krei specialajn sidilojn por ke virinoj povu sidi komforte.

Anglio

Elizabeto la 1-a, ĉirkaŭ 1600.

El la 16-a jarcento en tuta Okcidenta Eŭropo, kaj ankaŭ en Anglio, la vestaĵaro plue similis al tiu de la fino de la Mezepoko, sed kun kelkaj ŝanĝoj en la direkto al la modernaj vestaĵoj, ĉefe ĉe altrangaj virinoj.

La anglaj virinoj vestiĝis laŭ tiu influo, ĉefe dum la regado de la du unuaj Tudor-reĝinoj; nome Maria la 1-a kaj Elizabeto la 1-a, sed, pere de la kresko de la tekstila industrio, tiuj vestaĵoj ricevis eksterlandajn influojn; la robo ekhavis kvadratan dekoltaĵon kaj longajn mallarĝajn manikojn, kion oni komplementis per zorgita harararanĝo.

En la tempo de Elizabeto la 1-a kaj de Jakobo la 1-a la vestaĵoj adoptis malpli buntajn kaj malpli rimarkindajn kolorojn; kiu iĝis tendenco al rigideco kaj al ceremoniemo. Oni alkutimimiĝis al uzado de longaj buklecaj kolumoj. La varieco de tiuj desegnoj de kolumo estis evidenta ĉefe en Anglio. Poste la pendemaj elegantaj kolumoj anstataŭis la buklecajn kolumojn fine de la 16-a jarcento.

Italio

La itala modo ekde la 15-a jarcento estis influita de la hispana modo: unue Aragono kaj poste Hispanio mem havis etendajn posedaĵojn en Italio. Tiukadre oni malpermesis la malavarajn dekoltaĵojn en roboj. Ankaŭ la forta potenco de la komerco fare de la norditalaj urboj kun Oriento ebligis la uzadon de riĉaj materialoj, kiel silko, veluro, perloj, juveloj ktp. Ekde la 16-a jarcento la kortegoj de Francio kaj Hispanio superis la riĉecon de la italaj (Este, Medici): la lukso de la vestaĵaro iĝis reprezenta de la riĉeco kaj de la potenco de la nobeloj, malprofite al la praktika funkcio, kaj iĝante nur ornamado. La tiamaj kortegoj estis ekzemplo de la evoluo de la vestaĵaro: ne nur princoj, sed ankaŭ poetoj, artistoj, damoj kaj gvardianoj uzis uniformojn ege prilaboritajn, buntajn kaj kun multekostegaj ornamoj.

Rolo de vestoj

Kelkaj junuloj en Gambio vestita por danci kaj sportumi

Homoj portas veston por protekti la korpon kontraŭ ĉio, kio povus malutili al ili: la suno, la pluvo, varmo, malvarmo, insektoj, venenaj kemiaĵoj, armiloj, premo, vakuo kaj tiel plu.

Oni vestas sin ankaŭ pro sociaj kialoj, por montri sian:

  • Rangon: En multaj socioj, altranguloj rezervas al si specialan veston. Tiel en la Romia Imperio nur la imperiestroj rajtis surmeti vestaĵon kun purpura tinkturo el Tiro; en Havajo nur al la ĉefoj estis permesite porti plummantelon. Foje oni faris leĝon por reguligi laŭrangan vestadon. Eĉ kiam mankas tia leĝo, vestaĵoj de altrangulaj ofte kostas tiom, ke la plejmultaj homoj ne povas aĉeti ilin.
  • Oficon: Inter multaj aliaj, policistoj, militistoj, fajrobrigadistoj, lernejanoj kaj anoj de religiaj ordenoj ofte portas uniformon. Foje vestaĵo povas per si mem montri la oficon de sia portanto: alta blanka ĉapelo signas ĉefkuiriston.
  • Membrecon: En multaj mondopartoj, nacia aŭ regiona kostumo signas apartenon al certa vilaĝo, religio, kasto aŭ [tribo]. Francaj kamparaninoj montradis per sia kufo sian membrecon al vilaĝo; skotoj povas sciigi sian klanecon portante tartanon kun difinita aspekto.
  • Sendependecon: Per la vesto oni povas anonci sian malkonsenton pri kutimaj sintenoj de sia socio au sian sendependecon ĝenerale. En Eŭropo en la 19-a jarcento, artistoj kaj aŭtoroj vivis bohemie kaj vestis sin kontraŭnorme. Hipioj kaj punkuloj agis simile en la 20-a jarcento. Nuntempe la alta vestmodo emas tiel rapide akcepti al si la plej novajn ŝokstilojn, ke ĉi tiuj apenaŭ plu ŝokas — inverse, ili nun forte influas la konduton de la laŭmoduloj.
  • Edz(in)econ: Hindua virino, edziniĝinte, ekportas ruĝan pulvoron en sia hardivido; vidvinigite, ŝi forlasas la pulvoron kaj portas simplan blankan veston. En la okcidenta mondo, gefianĉoj kaj geedzoj ĝenerale portas ringon surfingre.
  • Seksan modestecon: Multaj islamaninoj kovras la kapon aŭ korpon per ĉadoro aŭ simila vestaĵo, kia montras ilin respektindaj. Alispeca vesto povas signi flirtemecon: okcidentanino povas montri sin sekse preta, se ŝi surmetas ŝuojn kun tre altaj pikkalkanumoj, striktan nigran aŭ ruĝan formvidigan veston kaj aldonajn juvelojn, ŝminkon, kaj parfumon. La seksa allogeco de certaj vestaĵoj kaŭzas en multaj homoj la estiĝon de fetiĉismo pri tiuj objektoj.

Materialoj

La plej fruaj vestaĵoj konsistis verŝajne el feloj, ledo, foliojherbo, kiujn oni volvis aŭ nodis ĉirkaŭ la korpon por protekti sin kontraŭ la vetero. Ni scias malmulton pri tiaj pravestaĵoj, ĉar ili forputriĝis, sed en Rusio arkeologoj trovis ostajn kaj eburajn kudrilojn de antaŭ proksimume 30.000 jaroj.

Ĝis antaŭnelonge, kelkaj homaj socioj, ekzemple en la Arkta regiono, ankoraŭ faris sian veston el ornamitaj feloj kaj ledo. En aliaj mondopartoj, aldoniĝis al tio (aŭ anstataŭis ĝin) ŝtofo teksitatrikita el diversaj fibroj animalaj kaj vegetaĵaj.

Jen kelkaj oftaj ŝtofoj kaj teksaĵoj:

Antaŭ ol oni maŝinigis la procedon, teksado estis tre laboriga, do oni emis malŝpari neniun parton de la produktita ŝtofo, kiam oni faris vestaĵon el ĝi. En multaj mondopartoj oni simple volvis tukon, fiksante ĝin per pingloj aŭ per zono, ekzemple ĉe la malaja sarongo aŭ la skota kilto. Homoj de diversaj grandoj povis porti tian veston. Se oni devis tamen tranĉi la ŝtofon, oni emis ne forĵeti la pecetojn sed alkudris ilin por plifortikigi la vestaĵon; tiel oni tradicie kreis ĉemizojn en Eŭropo. La moderna vestaĵindustrio ne tiom ŝparas la ŝtofon.

Dum oni portas veston, oni konstante malpurigas kaj kadukigas ĝin per falintaj haŭteroj, per ŝvito, per frotado kontraŭ mebloj kaj muroj kaj per koto ĝenerale. Homoj evoluigis multajn metodojn por purigi portitan veston, de simpla batado kontraŭ rokoj en rivereto ĝis elektronikaj lavmaŝinoj. Kelkaj vestaĵoj (ofte la formalaj) ruiniĝus, se oni malsekigus ilin; oni devas do sekpurigi ilin, forsolvante la malpuraĵojn ne uzante akvon.

Malnovaj vestaĵoj emas ŝiriĝi kaj disfali; ekzemple ĉemizo povas perdi butonon. Eblas ripari ŝiritan ŝtofon per flikaĵo, sed pro la relativa malmultekosteco de la ĉiutaga kostumo en la okcidenta mondo, multaj homoj nuntempe preferas simple aĉeti novan vestaĵon anstataŭ fliki kadukan.

Tradiciaj vestoj

La okcidenta vestomodo (kvankam multspeca) iagrade internaciiĝas, dum okcidentaj konceptoj kaj stiloj atingas ĉiujn mondopartojn. Restas tre malmultaj lokoj, kie homoj ne portas malmultekostajn vestaĵojn okcidentajn, eĉ se foje brokantajn. Tamen oni ankoraŭ ofte kostumas sin laŭetne aŭ laŭnacie por gravaj kunvenoj aŭ en certaj oficoj. Ekzemple, plejmultaj japaninoj adoptis okcidentecan veston dum ĉiutaga vivo, sed ankoraŭ portas luksan silkan kimonon en specialaj okazoj; tongano eble portas brokantan T-ĉemizon kun tradicia jupo.

Afriko

  • Afrika virina vesto
  • Afrika vira vesto
  • Bubuo

Azio

Eŭropo

Sud-Ameriko

Laŭ vestaĵoj:

Laŭ landoj:

Arĥaika mondo

Listo de vestaĵoj

Kapvestaĵoj

Turbanoj

Kolvestaĵoj

Silka fulardo fare de la domo Casol en Liono.

Brustvestaĵoj

T-ĉemizo

Krurvestaĵoj

Ĝinzo

Jupoj

Kapuĉmantelo

Kompletoj

Manvestaĵoj

Piedvestaĵoj

Nigraj kalsonŝtrumpoj

Supervestaĵoj

Supertuto

Subvestaĵoj

Kalsonetoj

Noktovestaĵoj

Virino kiu portas nigran noktoĉemizon.

Banvestaĵoj

Ornamaĵoj

Laborvestoj

Vestaĵindustrio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vestaĵindustrio.

Vestaĵindustrio signifas la produktadon de vestoj en fabrikoj ĝenerale en amasproduktado sed almenaŭ en grandaj serioj. Vestaĵindustrio elkreskis el pretigo de vestoj por viroj, virinoj kaj infanoj en metiaj uzinoj de tajloroj, kudrejoj, sub la efiko de la poioma maŝinismo de la teknologiaj procedoj uzataj en ĉi tiuj uzinoj kaj kiel rezulto de la novaj merkataj bezonoj induktitaj de la urbanizado.[26]

Sekve, la nocio de la vestaĵindustrio, kiel industria sektoro, signifas la tutaĵon de la fabrikoj de diversaj grandecoj, kiuj okupiĝas kun amasproduktado respektive kun produktado de grandaj serioj de vestoj kaj aliaj tekstilaĵoj kiuj necesigas la teknologiojn de tajlo kaj kudro. Ĉi tiuj fabrikoj okupas nuntempe laboristojn en kvanto de kelkaj dek ĝis multaj mil.

La oficiala statistiko ĝenerale traktas la vestaĵindustrio kaj la tekstilindustrio kune kun sub kuna nomo („tekstil- kaj vestaĵindustrio“) kaj la laika publiko pensas ke la du sektoroj koheras. Fakte, pri du separataj sektoroj temas, kiuj strikte kontaktas unu kun la alia. La tekstilindustrio, plie ke liveras bazajn materialojn (ŝtofojn) kaj akcesorajn materialojn (kudrofadenojn, subaĵmaterialojn, bendojn ktp.) por pretigi vestaĵojn, liveras ŝtofojn ankaŭ al aliaj sektoroj por pretigi ekz. teknikajn, kuracistajn, sanitarajn, higienajn produktaĵojn. La vestaĵindustrio produktas el la ŝtofoj, uzante ankaŭ la akcesorajn materialojn, super- kaj subvestaĵojn, mastrumajn kaj hejmtekstilaĵojn de la plej diversaj specoj. Ĉi tiu cirkonstanco klarigas la disigon de la du sektoroj.

Tajlo aŭ Tajlado estas ago doni difinitan formon al materialo, eltranĉante el ĝi pecetojn aŭ eretojn, kaj tondi el ŝtofo la pecojn destinitajn fariĝi vesto, laŭ ŝablonoj aŭ laŭ la faritaj mezuroj.[27]

Kelkaj gravaj multnaciaj entreprenoj

Vidu ankaŭ

Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri vesto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[28]:

  • Citaĵo
     Ĉe vesto velura suferas stomako. 
  • Citaĵo
     Kia drapo, tia vesto. 
  • Citaĵo
     Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. 

Referencoj

  1. Cristina Tocachi (10a de julio 2015). Origen de la ropa. Konsultita la 12an de junio 2020.
  2. ¿Cuánto tardan los residuos en descomponerse?
  3. Breve repaso sobre la historia de la ropa alirita la 12an de junio 2020.
  4. 1 2 Historia de la ropa rashell15, 10a de junio 2015, alirita la 12an de junio 2020.
  5. Molecular Evolution of Pediculus humanus and the Origin of Clothing, Molekula Evolucio de Pediculus humanus kaj deveno de la vestaĵo, alirita la 12an de junio 2020, 10a de septembro 2008 en web.archive.org, arkivita la 10an de septembro 2008 en
  6. Stoneking, Mark Molecular Evolution of Pediculus humanus and the Origin of Clothing Kittler, Ralf kaj Kayser, Manfred; 29a de decembro 2004 en Current Biology, volumo 14, numero 24, p. 2309, alirita la 12an de junio 2020 ISSN=0960-9822 doi = 10.1016/j.cub.2004.12.024
  7. Origin of Clothing Lice Indicates Early Clothing Use by Anatomically Modern Humans in Africa Toups, Melissa A., Kitchen, Andrew, Light, Jessica E. kaj Reed, David L.; 2011-1 en Molecular Biology and Evolution, volumo 28, numero 1, pp. 29–32. Alirita la 12an de junio 2020 ISSN=0737-4038 doi=10.1093/molbev/msq234 pmc=3002236 pmid=20823373
  8. Reed, David L, Light, Jessica E, Allen, Julie M kaj Kirchman, Jeremy J Pair of lice lost or parasites regained: the evolutionary history of anthropoid primate lice 7a de marto 2007, BMC Biology, volumo 5, p. 7, alirita la 12an de junio 2020 ISSN = 1741-7007 doi=10.1186/1741-7007-5-7 pmc=1828715 pmid=17343749
  9. La Vestimenta Alirita la 12an de junio 2020.
  10. Ballester Escalas, Rafael; Historia de la humanidad, 1976, alirita la 12an de junio 2020 ISBN = 9788470601019 ĉapitro = PREHISTORIA p. 16
  11. Panyella, Augusto, Pueblos y razas del mundo, ISBN = 8470601393 9788470601392, pp. 57 kaj 59, ĉapitro = El origen del hombre y las razas fósiles.
  12. 1 2 3 4 5 Fernández Arenas, Jorge; Arte efímero y espacio estético 1988. Alirita la 12an de junio 2020 ISBN = 8476580789 9788476580783 ĉapitro El vestido a través de los tiempos
  13. El Vestido Tarkhan de la Primera Dinastía: la prenda de vestir más antigua conocida del mundo | Ancient Origins: España y Latinoamérica; alirita la 13an de junio de 2020 en www.ancient-origins.es
  14. Conoce el vestido más antiguo del mundo 9a de aŭgusto 2018. Alirita la 13an de junio en National Geographic en hispana
  15. Datan en más de 5.000 años la ropa tejida más antigua del mundo 19 de febrero de 2016. Alirita la 13an de junio 2020, Europa Press en www.europapress.es
  16. 1 2 VESTIMENTA GRIEGA; Características de su sencilla y austera indumentaria alirita la 14an de junio 2020, Redacción Cultural
  17. Ropa en la antigua Grecia 1a de aprilo 2018; alirita la 14an de junio 2020 en HiSoUR Arte Cultura Historia
  18. La vestimenta en Grecia Antigua Imperio Griego y Romano alirita la 14an de junio 2020 en historiaybiografias.com
  19. Vestimenta en la Antigua Grecia Arkivigite je 2020-06-14 per la retarkivo Wayback Machine alirita la 14an de junio 2020 en geotempus, 4a de novembro 2017 ĉe Caminando con héroes y heroínas
  20. Jorge Top 10 Ropa Famosa en la Antigua Grecia Arkivigite je 2020-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 14an de junio 2020
  21. ¿Cómo iba vestido un verdadero soldado espartano? 8a de majo 2017. Alirita la 14an de junio 2020 en HISTORIAE.
  22. "Dalmatica" (en itala). Alirita la 3an de Septembro 2023.
  23. Aproximación a la Vida Cotidiana en la Edad Media. Guglielmi, Nilda. Buenos Aires, Argentina, UCA, 2000.
  24. Toussaint-Samat, Maguelonne, Historia técnica y moral del vestido.
  25. 1 2 3 Boucher, F. (2009). Historia del traje en Occidente: desde los orígenes hasta la actualidad. Barcelona: Gustavo Gili.
  26. A ruhakészítés történetéből (El la historio de la pretigo de vestoj).
  27. NPIV Alirita la 1an de Septembro 2023.
  28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-16.

Libroj

  • Fakvortaro de Rebmann, Gerhard, Gerhard Rebmann, teksaĵo kaj modo, angle-germane-france-itale, Langenscheidt Praxiswörterbuch, Textil und Mode, Englisch-Deutsch-Französisch-Italienisch. 3-a eldono; Langenscheidt Praxiswörterbuch Textil und Mode; Langenscheidt Fakeldonejo; Aŭgusto 2010; 271 paĝoj kun bildoj; ISBN 3861173123 EAN: 9783861173120
  • Rebmann, Gerhard fakvortaro pri vestaĵo - germane, angle, france, itale, hispane, Bekleidungs-Wörterbuch : deutsch, englisch, französisch, italienisch, spanisch = Dictionary of garment terminology : English, German, French, Italian, Spanish = Dictionnaire de l’habillement : français, allemand, anglais, italien, espagnol = Dizionario della terminologia nell’abbigliamento : italiano, tedesco, inglese, francese, spagnolo = Diccionario de la confección : español, alemán, inglés, francés, italiano / Rebmann, Hertel 3-a eldono, Berlino : Eldonejo: Schiele & Schön, jaro 2000; 1079 paĝoj ISBN 3-7949-0654-3

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ropa en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.