Vespero estas parto de la diurno. Ĝi estas la periodo kiu komenciĝas per krepusko kaj daŭras ĝis la nokto. Dum malfrua vespero regas - krom dum noktomeza suno en la arkta cirklo - mallumo, t.e. ke la sunradioj ne plu atingas la teron.
Oni parolas kutime pri vespero sendepende de mallumo. La plej multaj homoj difinas la komencon de vespero ĉirkaŭ la 18-a aŭ la 19-a horo.
La vespermanĝo estas la manĝo de la vespero. Vespera etoso ofte rilatas al sunsubiro aŭ krepusko. Kelkaj floroj, kiel ekzemple enoteroj, germane nomataj noktokandeloj ekfloras nur verspere.
Citaĵoj
|
|
|
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri vespero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Antaŭ vespero ne estu fiera. ” „ Eĉ por plej terura tago venas vespero. ” „ Eĉ por plej terura tago venas vespero. ”
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.