Veseud (Chirpăr) (hungare: Vessződ vesoed, germane: Ziedt cidt) estas vilaĝo en Rumanio okcident-nordokcidente de Sibiu. Administre ĝi apartenas al Chirpăr.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 578 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 143 (ciganoj, rumanoj).
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1337. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Nagy-Küküllő). Ĉi tie aktivis en la 1960-aj jaroj paroĥestre la fama eklezihistoriisto Hermann Pitters.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.